Aldoni tradukojn al ReVo:

rozac/oj PIV1

rozacoj

serĉi 'rozacoj'
[rozac.0oj]
[rozac.0oj.BOT]
BOT Familio de herboj unujaraj, staŭdoj aŭ lignoplantoj el la ordo de rozoparencaj floroplantoj (Rosaceae) kun: folioj kruce alternaj, ofte kun kromfolioj; floroj stelaj, duseksaj, ofte kun sepaloj kaj petaloj; kvin stamenoj, aŭ du- ĝis kvaroble tiom, kiom petaloj; multaj ĝis unu ovolujoj liberaj aŭ false kunkreskintaj; kapsuloj, nuksoj, drupoj aŭ plurfruktoj. Al rozacoj apartenas ekzemple fragujo, pirujo, pomujo, prunujo, rozujo: stipulo: platformaĵo, baze de la folio, ĉiam duope, tipe ĉe la rozacoj [1]; ĉe kelkaj specioj, la florbazo larĝiĝas kruĉforme ĉirkaŭ la ovolujo, tiel la aliaj florpartoj kreskas super ĝi, tamen, la ovolujo ne kunkreskas kun la florbazo, kaj fakte ĝi estas „supra“, aŭ „ŝajnsuba“: tipe ĉe la rozacoj [2]; kratago estas genro de rozacoj [... kun] frukto ovo- aŭ globforma [3].
angle:
rose family
beloruse:
ружавыя (сям'я)
bulgare:
розоцветни
france:
rosacées
germane:
Rosengewächse
hungare:
rózsafélék
japane:
バラ科 [バラか]
katalune:
rosàcies
latinece:
Rosaceae
nederlande:
rozenfamilie
pole:
różowate
portugale:
rosáceas
ruse:
розоцветные (семейство)
svede:
rosväxter
ukraine:
розові

administraj notoj