ronron/i PIV1 ronroniserĉi 'ronroni' [ronron.0i] (ntr) [ronron.0i.SON] Mallaŭte, ripete brui kiel kontenta kato: mia ... virkato ... ofte venadis por kurŝripozi sur miaj genuoj; mi karesis ĝin kaj ĝi kontente, obtuze ronronis [1]; „mi havas naŭ vivojn,“ diris la katido, ronronante nelaŭte [2]. 1. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, konfeso de la Potifar-edzino2. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „La Vitra Urbo“ angle: purr beloruse: мурлыкаць, муркаць, муркатаць ĉeĥe: příst (kočka) france: ronronner germane: schnurren hungare: dorombol japane: のどをゴロゴロ鳴らす [のどをごろごろならす] nederlande: ronken (v. kat), spinnen (v. kat), snorren (v. kat) pole: mruczeć (o kocie) slovake: priasť, vrndžať, vrnieť, vrnčať, vrňať ukraine: муркотати, муркотіти ronronoserĉi 'ronrono' [ronron.0o] [ronron.0o.ZOO] Milda kreska-malkreska murmurado, kian faras kontenta kato: aŭdiĝis ronrono de aŭtomobilo veturinta al la pordego [3]. 3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 20a, La pomado de Azazello angle: purr beloruse: мурлыканьне, мурчаньне, мурканьне ĉine: 咕隆 [gūlōng] france: ronron, ronronnement germane: Schnurren hungare: dorombolás nederlande: het ronken (v. kat), het spinnen (v. kat), het snorren (v. kat) pole: mruczenie (kota) administraj notoj