Aldoni tradukojn al ReVo:

romboid/o

romboido

serĉi 'romboido'
[romboi.0o]
MATMatVort
[romboi.0o.MAT]
Paralelogramo, precipe se temas nek pri ortangulo, nek pri rombo: rombo estas tiu kiu estas egallatera tamen ne rektangula, romboido estas tiu kiu havas la kontraŭaj[n] anguloj[n] kaj lateroj[n] reciproke egalaj, [sed] ne estas egallatera nek rektangula [1].
Rim.: La termino devenas de Eŭklido (Unua libro, difino 22), kaj eble tial oni pie konservis ĝin apud „paralelogramo“, kvankam la eventuala sencnuanco tion ne pravigas. Ja la eŭklida sistemo estas ekskluziviga (ortangulo aŭ rombo ne rajtas esti kvadrato, paralelogramo ne rajtas esti rombo, ktp), dum nia estas inkluziviga (kvadrato estas speco de rombo kaj de ortangulo, rombo estas speco de paralelogramo ktp, kiel montras la ilustraĵo pri kvarlateroj).
angle:
rhomboid
beloruse:
рамбоід
ĉeĥe:
kosodélník, romboid
france:
rhomboïde
germane:
Rhomboid
hispane:
romboide
hungare:
romboid
katalune:
romboide
nederlande:
romboïde, parallellogram
pole:
romboid, deltoid
portugale:
paralelogramo, rombóide
rumane:
romboid
ruse:
ромбоид
slovake:
kosodĺžnik, romboid

administraj notoj