*riverenc/o PV riverenciserĉi 'riverenci' [rivere.0i] (x) [rivere.0i.MOR] Respekte ĝentile movi la korpon klinante la buston aŭ genufleksante por saluti: li turnas sin kaj vidas kiel servisto riverencas la sinjoron [1]; la knabino […] sen la eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino Marta ; ŝi ankoraŭ unufoje riverencis, montrante la blankajn ŝtrumpojn [2]; la kanceliero respekte riverencis la reĝinon [3]; [ili] profunde riverencis tri fojojn, sed respondis al la reĝo kun soldata sinteno [4]; homa ondo […] riverencis lin ĝis la piedoj [5]; ĉu vi ne vidis, ke antaŭ Allah riverencas ĉiu, kiu estas en la ĉieloj, kaj kiu estas sur la tero [6]? adorkliniĝi, koŭtoŭi 1. V. Poljanov, trad. I. H. Krestanoff: Morto, Literatura Mondo, 1923-092. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V3. Internacia krestomatio, Tri Musketeroj4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXII6. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970 angle: bow, curtsey, make obeisance, salaam beloruse: кланяцца, пакланіцца bulgare: кланям се, покланям се ĉeĥe: klanět se k poctě, poklonit se (před) ĉine: 匑 [gōng], 鞠躬 [jūgōng], 折腰 [zhéyāo], 哈腰 [hāyāo] france: s'incliner (pour saluer), faire la révérence germane: sich verbeugen hispane: reverenciar hungare: meghajol, tiszteleg japane: お辞儀をする [おじぎをする], 最敬礼する [さいけいれいする] nederlande: een buiging maken pole: ukłonić się, kłaniać się ruse: кланяться, поклониться slovake: klaňať sa (pri pozdrave), pokloniť sa ukraine: кланятися, робити реверанс *riverenco serĉi 'riverenco' [rivere.0o] [rivere.0o.MOR] Ago de tiu, kiu riverencas: la maljunulino salte leviĝis de la benko kaj refaris profundan riverencon [7]; farinte per la kapo riverencon al la vicreĝo, li eniris duongalope [8]; se mi faru riverencon, mi elektas potencon PrV . klinsaluto 7. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V8. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIV angle: bow, curtsey, obeisance, salaam beloruse: паклон, рэвэранс bulgare: поклон, реверанс ĉeĥe: poklona, úklon france: révérence germane: Verbeugung hispane: reverencia hungare: meghajlás, tisztelgés japane: お辞儀 [おじぎ], 最敬礼 [さいけいれい] nederlande: buiging pole: ukłon portugale: reverência ruse: поклон, реверанс slovake: poklona ukraine: уклін, реверанс administraj notoj