*rif/o UV *rifo serĉi 'rifo' [rif.0o] en: 1.[rif.0o.roko] en: Enmara danĝera roko, kies supro preskaŭ elstaras el la akvo: ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj [1]; mia ŝipo rompiĝis sur rifoj [2]; la malgaja kaj senhoma bordo de rifa kaj sovaĝa insuleto [3]; oni trovis meze de rifoj la korpon malvivan de unu el gardistoj [4]. malprofundaĵo, klifo 2.[rif.0o.FIG] en: (figure) Danĝerigilo, risko de malsukceso: ni ne devas ignori la rifojn, kiujn ni renkontos sur nia vojo PV ; junulo sentas, ke malfacilaĵojn li tretos, barilojn li ne evitos, nek rifoj nek klifoj lin haltigos [5]; pluiras, sed laŭ rifoj, la dialogo inter judoj kaj la katolika eklezio [6]. falilo2ŝtono de falpuŝiĝo 1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVII2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria3. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina5. Monato, Raita Pyhälä: Kesto de viveroj, 20056. Monato, Armando Zecchin: Pluiras, sed laŭ rifoj, la dialogo inter judoj kaj la katolika eklezio, 2008 angle: 1. reef, dangerous rocks 2. danger beloruse: 1. рыф 2. падводны камень bulgare: 1. риф ĉeĥe: obtíže, podmořský útes, rif, úskalí ĉine: 礁石 [jiāoshí], 礁 [jiāo], 壁 [bì], 山崖 [shānyá] france: 1. récif, écueil 2. écueil germane: Klippe 1. Riff 2. Fallstrick hispane: 1. arrecife 2. escollo hungare: 1. sziklazátony, (víz alatti) szirt 2. buktató (átv.) japane: 礁 [しょう], 岩礁 [がんしょう], 暗礁 [あんしょう] nederlande: 1. rif 2. klip pole: 1. rafa, skała podwodna 2. rafa portugale: 1. recife ruse: 1. риф, подводный камень 2. подводный камень slovake: podmorský útes, rif, úskalie ukraine: риф administraj notoj