Aldoni tradukojn al ReVo:

reprezali/i

reprezalii

serĉi 'reprezalii'
[reprezali.0i]
1.
[reprezali.0i.JUR]
JUR Rebati al kontraŭleĝaĵo de alia regno per reciproka jure malpermesita ago.
2.
[reprezali.0i.KOMUNE]
Rebati al mallojalaj atakoj aŭ detruoj per similaj kontraŭagoj: ni estas devigataj reprezalii al israelaj agresoj [1]. VD:venĝi
1. Ĝangalo: Adoleskanta bombhomo atencas ..., 2005-07-13
angle:
1. to make reprisal (illegally) 2. to retaliate
ĉine:
報復 [bàofù], 报复 [bàofù]
france:
exercer des représailles
nederlande:
represailles plegen
pole:
zastosować represalia

reprezalio SPV

serĉi 'reprezalio'
[reprezali.0o]
1.
[reprezali.0o.JUR]
JUR Jure malpermesita rebato fare de unu aŭ pluraj regnoj al kontraŭleĝaĵo de alia regno: ĉar tiu nombro inkluzivas tiujn, kiuj pereis dum bataloj aŭ estis viktimoj de germanaj reprezalioj, la nombro de serboj, masakritaj de la kroataj ustaŝoj, estas evidente pli malalta [2]; sekve, la lando (Nord-Koreio) eniras fakte en la etan klubon de la regnoj kun atomarmiloj, post pli aŭ malpli longa, sed fine sendamaĝa periodo de internaciaj reprezalioj [3].
2.
[reprezali.0o.vengxo]
Rebata atako al mallojala atako: reprezalioj kontraŭ la terorismo limiĝis al kelkaj bomboj en la dezerto [4]. VD:venĝo
3.
[reprezali.0o.represio]
POL(evitinde) Represio: renaskiĝinta post la stalinaj reprezalioj, la esperantistaro estis sub forta influo de tiu turisma movado [5].
Rim.: En la reala uzo de esperantistoj la vorto reprezalio plej ofte havas ĉi tiun signifon reprezalio3, kiu tamen mankas en la presitaj vortaroj (ekz-e en la PIV-oj). Tia uzado estas evitinda, ĉar internacie ekzistas diferenco inter „repressalia“ (latina termino el la internacia juro) kaj „political respression“ (termino de politiko interna). Probable por la okcidentaj aŭtoroj de la PIV-oj la koncepto „represio“ ne estis sufiĉe aktuala; kaj tial, manke de taŭga vorto vortare agnoskita, la redakcioj trudas similsonan vorton alisencan (tiom pli volonte, ke iuj naciaj lingvoj efektive konfuzas reprezalion kun represio). [Sergio Pokrovskij]
2. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
3. Dingli Shen, tr. Vilhelmo Lutermano: Pjongango vetas pri la neŭtraleco de Pekino, „Le Monde diplomatique“ en Esperanto, 2006-10-06
4. A. Gresh, trad. V. Lutermano: La ondo de ĥaoso, le Monde diplomatique, 2003-09
5. Glebo Malcev: Lia muziko ne gravas, La Ondo de Esperanto, 2004:5 (n-ro 115)
angle:
1. reprisal(s), sanction(s) 2. retaliation
bulgare:
1. репресивна мярка
ĉine:
1. 報復 [bàofù], 报复 [bàofù]
france:
1. représaille 2. représaille
germane:
1. Repressalie, Zwangsmaßnahme
hungare:
1. ellenrendszabály, retorzió
japane:
報復 [ほうふく], 復仇 [ふっきゅう]
latinece:
1. repressalia
nederlande:
1. represaille 2. represaille 3. onderdrukking (ontr.)
pole:
2. represalia
ruse:
1. репрессалия 2. возмездие
ukraine:
репресалії, репресії

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.