reostat/o reostatoserĉi 'reostato' [reosta.0o] Aparato de laŭdezire variebla elektra rezistanco, kiu, lokita en cirkviton, ebligas variigi la intenson de kurento: la interna Teslo-volvaĵo konsistas el du elektraj volvaĵoj, kondensilo, kaj reostato [1]; Charles Wheatstone […] en 1840 […] inventis kontinue variigeblan rezistilon (reostato), kaj en 1833, la stereoskopon, per kiu li determinis la spektrajn liniojn de fajreroj de elektraj malŝargoj [2]. 1. Vikipedio, Viola vergo2. Vikipedio, Charles Wheatstone beloruse: рэастат ĉeĥe: reostat france: rhéostat germane: Rheostat hungare: reosztát, ellenállásszekrény japane: 可変抵抗器 [かへんていこうき], 加減抵抗器 [かげんていこうき] nederlande: reostaat pole: opornik, reostat portugale: reostato rumane: rezistor, reostat ruse: реостат slovake: reostat ukraine: реостат administraj notoj