rema/o [1] remaoserĉi 'remao' [rema.0o] La informa parto de komunikaĵo (de frazo), tio nova, kion la parolanto volas komuniki al la aŭskultanto pri (aŭ kadre de) la temo2: en la normala vortordo oni unue metas la temon, kaj poste la remaon [2]; en la frazoj, kiuj komenciĝas per remao [...], do devias de la rekta ordo, okazas inversio[3]. la esprimo kaj distingo de jam konataj, novaj aŭ precipe gravaj informoj (temo — remao — fokuso), estas esenca tasko de lingvo, tamen longe preteratentata de la lingvistoj [4]; en la frazoj „Sur la tero kuŝas ŝtono“ [5], „Antaŭ la domo staras arbo“ [6], „Super la tero sin trovas aero“ [7] […] la gramatika subjekto aperas frazofine, post la predikato kaj komplementoj, ĉar en ĉi tiuj frazoj la subjektoj estas remaoj [8]; por determini remaon oni provu rekonstrui demandon, por kiu la koncerna frazo plej konvene povus esti respondo [9]. AdE:Oficialaj informoj / Numero 35: 2021/07/14 2. Akademio de Esperanto: Oficialaj informoj / Numero 35 : 2021/07/143. Akademio de Esperanto: Oficialaj informoj / Numero 35 : 2021/07/144. Cyril Brosch, Ilona Koutny: Kia lingvo estas Esperanto laŭ tipologia vidpunkto?, Interlingvistikaj Studoj, UAM Poznań, 20075. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 66. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 87. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 268. S. Pokrovskij: La artikolo9. Vikipedio, Remao angle: rheme, focus, comment beloruse: рэма france: rhème germane: Rhema pole: remat ruse: рема 1. Koutny I.: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado, Poznań, 2003 administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.