Aldoni tradukojn al ReVo:

relajs/o, relaj/o PV

relajso, relajo

serĉi 'relajso'
serĉi 'o'
[relajs.0o]
[relajs.0o.sxaltilo]
ELE Aŭtomata ŝaltilo, elektromeĥanika aŭ elektronika aranĝaĵo por transŝalti la statojn de la ĝin entenata sistemo sekve de ekstera signalo aŭ valoro de media parametro: la arbocirkvito enhavanta n relajsojn povas havi 2n elirejojn [1]; la relajso fermas la cirkviton de lampeto, kiu do anoncas al la telefonistino la alvokon [2]; sur la kulmino de ĝia monteto (398 m) estas instalita telekomunikada kaj televida relajo [3]; protekta relajso.

neŭtrala relajso: 1 bobeno, 2 konduktiloj por nutrado de bobeno, 3 ferkerno, 4 levstango, 5 risorto, 6 kontaktiloj, 7 eksteraj konduktiloj
Public domain  [4]
Rim.: Historie la relajsoj unue aperis en telegrafio, kie ili funkciis kaj kiel regelementoj, kaj kiel amplifiloj de la impulsa morsa signalo. Tiu dua signifo motivis la francan nomon „relais“, tamen ĝi malaktualiĝis kun la malapero de la morsa telegrafio; male, la signifo regelementa internaciiĝis kaj plu aktualas. En kelkaj lingvoj kie la etimo de la termino estas klara (la angla, la franca) oni tamen konservas la konfuzon inter relajso (regelemento) kaj plusendilo. Tia konfuzo estas evitinda en Esperanto, unue ĉar ĉia konfuzo estas malraciaĵo, kaj due ĉar la plusenda signifo estas malpli internacia kaj tute nekomprenebla en la lingvoj kie la etimologio ĝin ne trudas. Iuj aŭtoroj opinias karakteriza trajto de relajsoj plifortigon de la signalo aŭ ties efiko; tio estas inercio de la praa signifo, sen reala bazo; ekz-e la protektaj relajsoj efikas ĝuste inverse. [Sergio Pokrovskij]
angle:
protekta ~o: guard relay.
beloruse:
рэле
bulgare:
реле
ĉeĥe:
relé protekta ~o: ochranné relé.
france:
relais
germane:
Relais protekta ~o: Schutzrelais.
hispane:
relé
hungare:
jelfogó, relé
japane:
継電器 [けいでんき], リレー [りれー]
nederlande:
relais
pole:
przekaźnik, ripiter
portugale:
relé, relais
ruse:
реле protekta ~o: защитное реле.
slovake:
relé
ukraine:
реле, перемикач

temporelajso

serĉi 'temporelajso'
[relajs.tempo0o]
TEK Relajso kies funkcio estas prokrasti la transŝalton je necesa tempodaŭro.
france:
relais temporisé
germane:
Zeitrelais
pole:
przekaźnik czasowy
ruse:
реле времени

termorelajso

serĉi 'termorelajso'
[relajs.termo0o]
TEK Regelemento kiu ŝaltas aŭ malŝaltas aparaton kiam la temperaturo estas en aŭ ekster la priskribita intervalo.
france:
relais thermique
pole:
stycznik termiczny
ruse:
термореле
ukraine:
термореле

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.
tempo~o: Mankas fontindiko.
tempo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
termo~o: Mankas fontindiko.
termo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.