*rapir/o *rapiro serĉi 'rapiro' [rapir.0o] 1.[rapir.0o.MIL] Longa, mallarĝa kaj pinta glavo, portata ekde la 16 jc de nobeloj, uzata precipe en dueloj: en la flameco de la batalado ili ŝanĝas la rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton [1]; la alia, plena de ĉagreno kaj kolero, prenis sian rapiron je la tenilo kaj forĵetis ĝin [2]; mi neniam tenis en la mano rapiron, nek spadon, nek glavon, mi tute malkonsentus dueli per tiaj armiloj [3]. 2.[rapir.0o.SPO] Longa, maldika kaj fleksebla spado, uzata por skermo, kies pinto estas provizita per elasta bulo: du skerminstruistoj, flirtvenante en koloraj rubandoj, svingante siajn rapirojn, renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde [4]. 1. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto2. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 19a, p. 500a3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI4. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II angle: rapier, foil, small sword beloruse: рапіра ĉeĥe: hist. rapír, končíř, sport. fleret france: rapière germane: 1. Rapier 2. Florett hungare: 1. tőrkard 2. vívótőr itale: fioretto (spada) japane: 長剣 [ながだち], フルーレ nederlande: 1. rapier, degen 2. floret, schermdegen pole: 1. rapier, floret 2. floret portugale: florete ruse: рапира slovake: fleuret, rapír ukraine: рапіра administraj notoj