tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pt ru sk

Aldoni tradukojn al ReVo:

radiografi/o PV

radiografio  

serĉi 'radiografio'
[radio.0o]
en: radiography;
1.  
[radio.0o.SCI]
en:
SCIMED Fotado per elektromagnetaj, aparte rentgenaj, radioj: Heinrich Rudolf Hertz […] liveris la bazon por la evoluigo de la sendrata telegrafado kaj de la radiografio [1]; la industria radiografio uzas ofte gama-radiadon por malkovri difektojn ene de la metalaj materialoj. [2]; ikso-radioj: […] plej konata utiligo estas la medicina radiografio [3]; en la unua fazo de restaŭrado, la statuo estas submetata al iuspeca radiografio, la verko estas […] prilumata per potenca reflektoro [4]. VD:radioskopio
2.
[radio.0o.bildo]
en:
Radiografiaĵo: unue la paciento neas la malsanon, li asertas, ke la radiografio estis interŝanĝita aŭ ke la kuracisto fuŝdiagnozis [5].

radiografiaĵo

serĉi 'radiografiaĵo'
[radio.0ajxo]
en:
Bildo farita per radiografio1: radiografiaĵo ekmontris metalajn rubaĵojn en la kokso [6]; la radiografiaĵo montras unu rompitan ripon [7].


tradukoj

anglaj

~o: radiography.

belorusaj

~o: радыёграфія, рэнтгенаграфія.

ĉeĥaj

~o: radiografie.

francaj

~o: radiographie; ~aĵo : radiographie.

germanaj

~o: Radiografie, Röntgen; ~aĵo : Röntgenaufnahme.

hispanaj

~o: radiografía.

hungaraj

~o: radiográfia.

katalunaj

~o: radiografia.

nederlandaj

~o: radiografie, röntgen-fotografie.

portugalaj

~o: radiografia.

rusaj

~o: радиография, рентгенография.

slovakaj

~o: rádiografia.

fontoj

1. Vikipedio, Heinrich Rudolf Hertz
2. Vikipedio, Gama-radiado
3. Vikipedio, Ikso-radioj
4. trad. Antonio De Salvo: Difektitaj Sanktuloj
5. Vikipedio, Elisabeth Kübler-Ross
6. Serio „Dr House“ helpis solvi medicinan enigmon
7. Maurizio Brucco: komento ĉe Facebook

~aĵo : Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | radio.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2019/04/14 08:10:22