propile/o PIV1 propileoserĉi 'propileo' [propile.0o] (malofte) [propile.0o.ARKI] Kolonaro aŭ portiko funkcianta kiel solena enirejo de templo aŭ alia monumento: vidalvide al la propileo li starigis du statuojn [1]; la placon Königsplatz ... li igis kadri per tri konstruaĵoj imitantaj la tri gravajn klasikajn grekajn stilojn; unu estas kopio de la akropola propileo de Ateno [2]. 1. Herodoto, trad. S. Sarafian: Historio, 20062. Vikipedio, artikolo „Ludoviko la 1-a (Bavario)“, 2008_05-16 angle: propylaea, propylea, propylaia ĉeĥe: propyleje, předsíň chrámu, vchod ĉine: 朝門 [cháomén], 朝门 [cháomén] france: propylée germane: Propylon nederlande: propyleum pole: Propylon rumane: Propilee slovake: predsieň chrámu, vchod ukraine: пропілеї administraj notoj