Aldoni tradukojn al ReVo:
  • Agordu viajn lingvojn en la menuo de ViVo .
  • Vi povas (mal)elekti serĉilojn en la menuo de ViVo .
  • Elektu la aldonindajn tradukojn.
  • En la kampoj vi povas skribi liston de tradukoj.
  • Alklaku la butonon "Ŝanĝi". Vi vidos kiel la xml-dosiero aspektos, kun la ŝanĝoj en verda.
  • Alklaku la butonon "AntaÅ­rigardi". Vi iros al la redaktilo de ReVo.
  • Vi devas esti redaktanto de ReVo por vere povi ŝanĝi ion.
  • Alklaku por (mal)faldi.

*privat/a

*privata

serĉi 'privata'
[privat.0a]
en:
1.  â†
[privat.0a.neoficiala]
en:
Eksterofica; aperanta, ekzistanta aŭ plenumata ekster ajna oficiala funkcio aŭ rolo: mi esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo, kiam nia ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed ĝi fariĝos grava tasko por la registaroj de la mondo [1]; la afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton [2]; tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj [3]; sed kelkaj esperantistoj havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis [4]; ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas [5]; la delegitoj malĝojaj forlasis la faraonon, kiu post ilia foriro kunvokis privatan (sekretan) konsilan kunvenon [6]; ministroprezidanto misuzis flugojn je ŝtataj kostoj por privataj celoj [7].
2.  â†
[privat.0a.individua]
en:
Speciale, tia kiu koncernas nur la personan aŭ familian vivon de individuo: privata domo; vivon privatan kaŝu la muroj PrV ; tiu kontrakto estas mia afero pure privata kaj personaZ ; privata letero; ĉu privata aŭtomobilo aŭ publika transportilo?
3.  â†
[privat.0a.nesxtata]
en:
Rilata, apartenanta aÅ­ limigita al fizika aÅ­ neŝtata jura persono: privata proprieto; alŝtatigi privatan kompanion; Teboj estis grandega urbo kaj […] posedis […] multe da publikaj kaj privataj (uzataj) konstruaĵoj [8]; miloj da tiaj privataj entreprenoj fermiĝis kaj multaj fremdaj investistoj foriris [9]; tiuj, kiuj volas studi medicinon ĉe privata universitato, pagas unue 60 000 enojn por ekzameniĝi kaj poste […] jarkotizon de 9 950 000 enojn [10]; eksterleĝaj privataj milicioj [11].
Rim.: La PIV-oj ĉi tie kontrastigas inter „privata“ kaj „publika“, kion mi opinias stranga kaj nelogika (kvankam en iuj lingvoj tiuj vortoj funkcias kiel antonimoj). Arta privata galerio aŭ biblioteko tute bone povas esti malfermita al la publiko; simile pri privata ŝoseo ktp; tial la PIV-an ekzemplon privata enirejo mi opinias malrekomendinda, ĉar ĝi estas perpleksige malklara naciaĵo. [Sergio Pokrovskij]
1. Zamenhof: Parolado antaÅ­ la 4a Kongreso Esperantista en Dresdeno
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 8a
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, AntaÅ­parolo
4. Zamenhof: Parolado ĉe la 5a Kongreso Esperantista en Barcelono
5. La Bulonja Deklaracio
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
7. MonatoStefan Maul
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
9. Monato, Roland Rotsaert: Albanio: Diktaturo de impostoj
10. Monato, HORI Jasuo: Kara angoro ...
11. Monato, Ionel Onet: Ekstremismo: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?
beloruse:
прыватны
ĉeĥe:
soukromý
france:
1. non officiel, *particulier 2. *privé 3. *privé
germane:
privat, Privat-
hispane:
1. privado, particular 2. privado 3. privado
hungare:
magán-, privát
nederlande:
particulier, privé
ruse:
*частный
slovake:
súkromný

privataĵo

serĉi 'privataĵo'
[privat.0ajxo]
en:
Afero privata: ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo [12]; la institucioj, kiujn ni kreis, aŭ eble ankoraŭ kreos, ĉesos havi la karakteron de ia privataĵo [13].
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aÅ­gusto 1912
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aÅ­gusto 1911
germane:
Privatsache
hispane:
asunto privado

privateco

serĉi 'privateco'
[privat.0eco]
en:
Stato privata, cirkonstancoj privataj: li sentis la pezon de la honoro kaj la ĉenon de la sklaveco ‐ li preferis plenan privatecon VivZam ; kvar milionoj da subskribintoj […] plendis pri tiaj komercaj telefonvokoj, taksante ilin atenco kontraŭ privateco [14]; garantii la privatecon de personaj donitaĵoj [15]; superbazaraj firmaoj […] prispionas siajn laboristojn en situacioj, kiam tiuj havas rajton je plena privateco [16]; privatecon en [familiaj] situacioj garantias artikolo 8 de la leĝo pri homaj rajtoj, akceptita de la brita parlamento en 1998 [17].
14. Monato, Juan Jacobo Schmitter-Soto: Lando de la (mal)liberuloj
15. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio
16. Monato, Przemysław Wierzbowski: Granda frato gvatas
17. Monato, Paul Gubbins: Mortas flegistino: kiu kulpas?
germane:
Privatheit
hispane:
intimidad, privacidad

privatigi

serĉi 'privatigi'
[privat.0igi]
en:
Transformi, ekz. per vendo, publikan posedaĵon al privata: privatigitaj fervojaj kompanioj [18]; la registaro estas devigita rezigni pri sia plano privatigi flughavenajn kontrolistojn [19]; la registaro decidis duonprivatigi (konservante duonon de la psoedo kiel ŝtataj akcioj) la servon, kreante du apartajn profitdonajn entreprenojn [20].
18. Monato, Paul Gubbins: Politiko elreligita
19. Monato, Paul Gubbins: Politiko elreligita
20. Monato, Garbhan Macaoidh: Postrestanta poŝto
beloruse:
прыватызаваць
france:
privatiser
germane:
privatisieren
hispane:
privatizar

privatigo

serĉi 'privatigo'
[privat.0igo]
en:
EKONPOL Transformo, ekz. per vendo, publikan posedaĵon al privata: la aŭtoroj prognozas, ke Litovio iĝos pli libera, se ĝi daŭrigos privatigon kaj rifuzos […] regadon de prezoj [21]; fervoja privatigo en Britio konsistas el bizara miksaĵo de fiasko kaj festo […] por ŝpari monon estis elpostenigitaj ĉe privatigo tiom da ofte spertaj, lojalaj fervojistoj [22]; post la veno de privatigo oni permesis al la virino akiri parton de la ŝtata areo [23]; la privatigo celas disdividi la japanan poŝton, kiu estas publika korporacio, en plurajn privatajn firmaojn, kaj konfidi ties grandegan kapitalon al merkata ekonomio [24].privatajn
21. Monato, Roland Rotsaert: Baltio: Ekonomia libereco
22. Monato, Paul Gubbins: Politiko elreligita
23. Monato, Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn
24. Monato, Igarasi Takeo: Post disigo poŝta privatigo
beloruse:
прыватызацыя
france:
privatisation
germane:
Privatisierung
hispane:
privatización

privatulo  â†

serĉi 'privatulo'
[privat.0ulo]
en:
Homo kiel individuo, natura persono ‐ kontraste al organizaĵo, partio, firmao, ŝtato, jura persono, funkciulo, oficialulo ktp: la prezo de tiu komputilo estas tro alta por privatulo; privatuloj sukcesis konstrui privatajn vilaojn kaj butikumajn centrojn ‐ kontraŭ granda privata profito ‐ sur terenoj bezonataj por socialaj loĝejoj [25]; komunismaj leĝoj malpermesis al privatuloj posedi entreprenon kun pli ol kvin enpostenigitoj [26]; ŝtate asekurita malsanulo certe ne kompatas privatulon (asekurita ĉe privata asekurejo) pro la diversaj decidoj [27].
angle:
private person
beloruse:
прыватная асоба, фізічная асоба
ĉeĥe:
soukromník
france:
(un simple) particulier
germane:
Privatmann, Privatpatient
hispane:
particular, individuo
hungare:
magánember
nederlande:
privépersoon
portugale:
privado, particular
ruse:
частное лицо
slovake:
súkromník


administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.