Aldoni tradukojn al ReVo:

prion/o

priono

serĉi 'priono'
[prion.0o]
MEDBIO
Proteino multiĝantaj en organismo induktante ŝanĝojn en najbaraj proteinoj kaj tiel eventuale kaŭzante infektan malsanon: oni ne povas escepti en antikveco ankaŭ la transdonon de biologia informo per la proteina konformeco, kiel nun tio okazas inter prionoj [1]; la termino „priono“ estas ŝanĝita mallongigo de la angla esprimo „proteinaceous infectious particle“ (proteina infekta partiklo) [2]; infektaj prionoj estas eksterordinare rezistaj al eksteraj efikoj: ili ne pereas rezulte de ultraviola radiado, desinfektado per kutimaj rimedoj kaj longa boligado [3]; la kaŭzo de la malsano de Alzheimer restas nekonata, kvankam la lastaj esploroj ŝajne indikas ke ĝi rilatas al procezoj de priona tipo [4].
angle:
prion
beloruse:
прыён
ĉine:
朊毒体 [ruǎndútǐ], 朊毒體 [ruǎndútǐ]
france:
prion
germane:
Prion
japane:
プリオン
pole:
prion
rumane:
prion
ukraine:
пріон

administraj notoj