- [primus.0o.KUI]
Negranda senmeĉa kuirmaŝino,
funkcianta per bruligo de vaporigita petrolo (keroseno aŭ
benzino) inventita en 1892 de svedo Frans Wilhelm Lindqvist.
Primusoj estis uzataj en la kuirejoj de urbaj multloĝejaj domoj ĝis la
mezo de la 20ª jc, antaŭ la disvastiĝo de gasaj retoj, vendado de
likvigita gaso en gasujoj kaj elektraj forneloj.
mi metos la tekruĉon sur la primuson kaj ni preparos la teon
Metrop
;
Margarita […] turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingiĝis
[1].
bolkruĉo,
temaŝino

potingo
brulilo
hejtilo
altiĝa
tubo
brulaĵujo
pumpilo
tipa
primuso
CC BY-SA 3.0
[2]
Rim.:
La vorto „primuso“ devenas de la varmarko de la sveda firmao „Primus“,
kiu unua komencis produkti primusojn. Tiuj kuiraparatoj baldaŭ
disvastiĝis internacie, kaj ankaŭ aliaj firmaoj komencis produkti
similajn. Tamen komunlingve oni kutimas ilin ĉiujn nomi „primuso“j.
La firmao plu ekzistas, kaj produktas diversajn varojn, ankaŭ
porteblajn kuirilojn; ili portas la varmarkon „Primus“, tamen
plejparte ne estas la primusoj atestitaj en la intermilitaj verkoj.