Vortfunkcio, esprimanta kvaliton, kiun oni atribuas per helpo
de verbo al subjekto aŭ al objekta komplemento:
En la frazoj „la tago estas bela“, „mi fariĝis
kapitano“, „vi ŝajnas malgaja“, la vortoj
„bela“, „kapitano“, „malgaja“
estas la
predikativoj de la subjektoj „tago“, „mi“,
„vi“.
En la frazoj „ne nomu min reĝido“,
„oni ne povas konsideri neekzistantaj tiujn
faktojn“, la
vortoj „reĝido“, „neekzistantaj“ estas la
predikativoj de la objektaj komplementoj „min“,
„faktojn“.
epiteto1,
ligverboRim. 1:
En Esperanto predikativo estas esprimata per nominativo (do sen
n-finaĵo).
Rim. 2: Oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al
substantivoj kaj substantivecaj vortoj kaj pronomoj (vidu la
ĉi-suprajn ekzemplojn), kaj oni
uzu adverbon por predikativoj -subjektaj kaj objektaj-
rilatantaj al infinitivoj kaj „ke“-propozicioj
AdE: Resti kun leono estas
danĝereZ
; Nek Snitchey nek Craggs
trovis
utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi
koleroZ
. Eblas ankaŭ alivortigoj,
kiuj tute forigas la objektan predikativon aŭ evitas miskomprenojn
AdE: Nek
Snitchey nek
Craggs trovis, ke utilas batali malkaŝe kontraŭ la fluo
de tiu
ĉi kolero, aŭ: Nek Snitchey nek Craggs trovis
tion utila, batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi
kolero.
Rim. 3:
Pri la substantiva predikativo estas ankoraŭ tro frue por difini la
uzadon, kiu hezitas inter la Zamenhofa La Eternulo bonvolis
fari vin Lia popolo kaj la pli moderna La reĝo faris
lin sia ministro. Estas cetere facile eviti la heziton,
skribante: La reĝo faris el li sian ministron
AdE.