Prefikso almetebla al kvantesprima vorto kaj havanta la saman
disdividan kaj ripetan sencon:
vendi [varon] pogrande
[17];
podetale;
ricevi pagon popece;
pomalmulte, poiom
(iom post iom).
Rim. 1:
Po-kunmetaĵoj faritaj el „tio, kio estas disdonita
(= kvanto)“ kongruas kun la signifo de po: podetale, pogrande,
popece, poduone, pogute, pokulere, ... Sed
ne tiuj, kiuj enhavas
„tion, kio ricevas la kvanton (= unuo)“: ˣpotageˣ,
ˣpomonateˣ, ˣpohektareˣ, ˣpometreˣ,
ˣpohoreˣ,
... Prefere do diru: porsekunda, jehora
rapideco (ne: ˣposekundaˣ, ˣpohoraˣ);
porhora, pormonata salajro (ne: ˣpohoraˣ,
ˣpomonataˣ).
Rim. 2:
Kvankam en kelkaj okazoj oni povas preskaŭ indiferente uzi
la vorton po aŭ la sufikson op, estas
tamen memorinde, ke oni ne povas en ĉiu ajn okazo intermiksi
tiujn du vortetojn: oni uzu po, se oni celas
atentigi pri kvanto ripete konsiderata aparte; oni uzu
op nur se oni celas atentigi pri kvanto konsiderata
kiel formanta tuton. Oni povas laŭplaĉe diri:
ili marŝis po 4 en ĉiu vico,
aŭ
ili marŝis kvarope en vicoj,
ĉar ambaŭ frazoj estas sume samsignifaj; sed la frazo:
en tiu urbo miloj da mizeruloj loĝas po 8
aŭ 10 (anstataŭ: okope aŭ dekope) en unu ĉambro
ne estas taŭga, ĉar oni ĝuste intencas insisti pri la
kontraŭhigiena kuneco kaj opeco. Kontraŭe estas taŭga la
frazo:
la ekskursantoj devis disiĝi por la nokto kaj loĝi
po 2 aŭ 3 en diversaj hoteloj,
ĉar oni ĝuste intencas insisti pri la neatendita diseco de
la kunvojaĝantoj.
Rim. 3:
Mi ne konsentas kun la PVa-PIVa rimarko. Mi opinias
maltaŭga la frazon
ili marŝis kvarope en vicoj
por la senco
„ili marŝis en vicoj po kvar“;
kaj mi opinias bona la frazon
en tiu urbo miloj da mizeruloj loĝas po okope aŭ
po dekope en (unu) ĉambro.
Vd mian rimarkon ĉe op.
[Sergio Pokrovskij]