*plumb/o UV *plumbo (Pb) serĉi 'plumbo' [plumb.0o] Ĥemia elemento kun atomnumero 82, atompezo 207,19; griza mola metalo, tre peza: kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo [1]; la plumbo malaperis en la fajro, vane fandis la fandisto [2]; kiel plumbo la dormo nin premas [3]; ekŝajnis al li, ke liaj piedoj estas el plumbo kaj ke iu nevidebla mano retenas lin per superhoma forto [4]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 15:102. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:293. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXII angle: lead beloruse: сьвінец bretone: plom (metal) bulgare: олово ĉeĥe: Pb, olovo, plumbum ĉine: 鉛 [qiān], 铅 [qiān], 子弹总称 [zǐdànzǒngchèn], 子彈總稱 [zǐdànzǒngchèn] france: plomb (métal) germane: Blei hispane: plomo hungare: ólom indonezie: timbal itale: piombo japane: 鉛 [なまり] katalune: plom latinece: Plumbum nederlande: lood perse: سرب pole: ołów portugale: chumbo ruse: свинец slovake: Pb, olovo svede: bly ukraine: плюмбум (хімічний елемент), свинець, оливо (проста речовина) plumba serĉi 'plumba' [plumb.0a] 1.[plumb.0a.el_plumbo] El plumbo: granda plumba pezilo [5]; sub la tegmento troviĝis plumba defluilo [6]; la kirasaŭtomobiloj minace montras maŝinpafilojn kaj plumba pluvo superverŝas la ribelantajn kvartalojn Metrop ; la sorĉistino ne timis la plumbajn kuglojn [7]. 2.[plumb.0a.FIG] (figure) Peza, prema, griza kvazaŭ plumbo: malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas al la tero [8]; io nekonata iris peze sur la plumbaj akvoj de l' oceano [9]; plumba silento haltigis subite la interparoladon [10]; Fine ĉesas ⫽ Plumba sonĝ' de vintra dormo [11]. 5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko9. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua11. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Printempaĵoj beloruse: сьвінцовы germane: bleiern pole: ołowiany plumberoserĉi 'plumbero' [plumb.0ero] Ĉiu el la plumbaj grajnetoj, per kiuj oni plenigas la kartoĉojn de ĉaspafilo: li singardeme portis sian pafilon en la mano, anstataŭinte per kugloj la plumberajn kartoĉojn [12]; [ili] bone konas la ĉasarmilojn, malpezajn mitralojn, fusilojn, plumberpafilojn kaj aerpafilojn [13]. ŝroto 12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara13. Monato, Saliko: Ĉasado, 2013 angle: lead shot beloruse: шрот (сьвінцовы) bretone: drajezenn (plomenn), plomemm (drajezenn) ĉeĥe: brok ĉine: 鉛彈 [qiāndàn], 铅弹 [qiāndàn] france: plomb (grain de plomb) germane: Schrot hungare: ólomsörét japane: 散弾 [さんだん] nederlande: loodkorrel, hagelkorrel (v.geweer) perse: ساچمه pole: śrut portugale: chumbo (para caça) ruse: дробь (свинцовая, для стрельбы) slovake: brok ukraine: дробина, шротина administraj notoj