plint/o PVEF plintoserĉi 'plinto' [plint.0o] 1.[plint.0o.ARKI_kolona] Plata subaĵo de kolono: en korinta ordo la piedestalo de kolono konsistas el pluraj diskoj metitaj sur plinto; la plintoj de la kolonetoj [1]; la obelisko staras rekte sur duobla plinto, la malsupra, pligranda plinto estas ormamita per blankmarmora bareliefo prezentanta scenojn el gravaj revoluciaj eventoj [2]. piedestalo, soklo plintoj ĉe korintaj kolonoj (la templo de Zeŭso, Ateno) CC BY-SA 2.5 [3] 2.[plint.0o.ARKI_mura] Elstara listelo laŭlonge de la bazo de muro aŭ vando: restos nur mortigi tiujn malfortajn grupojn [de blatoj] de la kuirejo, la lavmaŝinejo aŭ de sub la muraj plintoj [4]; mi volis preni de la tablo liniilon por palpi per ĝi inter la muro kaj la plinto [5]. 1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 8a, konsterno2. Ĉina Radio Internacia enrete, Li Lu: 40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio – La Placo Tian'anmen, 2015-10-153. Chrisfl, propra foto (supozata): https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Temple_Of_Olympian_Zeus_-_Olympieion_(retouched).jpg4. Vikipedio, artikolo „blato“, 2008-08-305. La Ondo de Esperanto, Andrej Platonov: Ĉevenguro – Vojaĝo kun malfermita koro, 01/2020, p. 90 beloruse: база (калёны, пілястры), плінтус (калёны), аснова, падножжа ĉeĥe: podstavec pod sochou, spodní část sloupu france: plinthe germane: 1. Plinthe 2. Sockelleiste, Fußbodenleiste, Scheuerleiste japane: 柱礎 [ちゅうそ], 台座 [だいざ], 根石 [ねいし] nederlande: plint 1. zuilvoet pole: 1. plina, cokół, płycień 2. cokół slovake: pätka stĺpa, výstupok mura ukraine: плінтус, плінт, цоколь (колони) administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.