1pilgrim/i JED pilgrimiserĉi 'pilgrimi' [pilgri.0i] (ntr) Vojaĝi por pie viziti sanktan lokon: oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj [1]; feliĉaj estas tiuj, kiuj estas elektitaj por pilgrimi sur tiu vojo kaj aliĝi al la vico de la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio [2]; grupo da fremdlandaj, Frankaj viroj venis, ili entreprenis pilgriman vojaĝon al la tombo de Homero [3]; lia koro estas forportita en urno al pilgrimejo Altötting [4]; unufoje ŝi iras pilgrime al Palestino, al por bahaano sanktaj lokoj, renkontas la Gvidanton [5]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:92. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Rozo de la tombo de Homero4. Monato, Jomo Ipfelkofer: Monarĥo-mistero: ĉu murdo aŭ sinmortigo?5. Monato, Gerrit Berveling: Honesta portreto pri granda homo angle: go on a pilgrimage beloruse: паломнічаць, вандраваць ĉeĥe: putovat, účastnit se procesí ĉine: 朝圣 [cháoshèng], 朝聖 [cháoshèng] france: aller en pèlerinage germane: wallfahren, pilgern hispane: peregrinar hungare: zarándokol japane: 巡礼する [じゅんれいする] nederlande: op bedevaart gaan, pelgrimeren perse: زیارت رفتن pole: pielgrzymować portugale: peregrinar, ir em romaria rumane: face un pelerinaj ruse: паломничать, странствовать slovake: putovať ukraine: паломничати, ходити на прощу, відбувати прощу pilgrimo, pilgrimadoserĉi 'pilgrimo' serĉi 'pilgrimado' [pilgri.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Vojaĝo por pie viziti sanktan lokon: pilgrimado al la sanktaj lokoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj [6]; pro pliiĝo de la pilgrimado al sankta Vincento Ferrer la preĝejo iĝis tro malvasta [7]; la pilgrimado al Santiago komenciĝis antaŭ pli ol 1000 jaroj, post kiam ĉirkaŭ la jaro 800 Teodomiro, episkopo de la regiono, deklaris, post mirakla ektrovo de tombejo loke de la nuna katedralo, homajn restaĵojn la ostoj de la apostolo Jakobo la pli aĝa, parenco de Jesuo [8]. Rim.: Ne konfuzu "pilgrimo" kun "pilgrimanto, pilgrimulo". 2.[pilgri.0o.homo] (evitinde) Pilgrimanto: la glora faraono Seti konstruis templon, al kiu alkuradis pilgrimoj de la tuta Egipto [9]; preĝantaj pilgrimoj [10]; la mezepokaj kristanaj pilgrimoj al Canterbury, Romo, Jerusalemo [11]. Rim.: En la Faraono en du lokoj aperas la formo „piligrimo“: Sargon pia piligrimo! [12] 6. Monato, Lida Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo7. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes8. Monato, Franz-Georg Rössler: Strato de la eŭropa kulturo9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII10. Monato, Alex Gofen: Dio, benu Usonon!11. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII angle: pilgrimage beloruse: пілігрымка, вандроўка, паломніцтва ĉeĥe: pouť, putování, vykonávání pouti ĉine: 朝圣 [cháoshèng], 朝聖 [cháoshèng] france: pèlerinage germane: Pilgerreise, Wallfahrt japane: 巡礼 [じゅんれい] nederlande: bedevaart, pelgrimstocht perse: زیارت pole: pielgrzymka, wędrówka rumane: pelerinaj slovake: putovanie, púť tibete: གནས་འཇལ་ ukraine: паломництво, проща, ходіння на прощу pilgrimanto, pilgrimulo, pilgrimisto serĉi 'pilgrimanto' serĉi 'pilgrimulo' [pilgri.0anto] Homo kiu pilgrimas: Libro de l' Polaj Pilgrimantoj VivZam ; la hispana urbo Santiago de Compostela, sankta loko de la kristanoj, ĉiujare altiras multnombrajn pilgrimantojn [13]; Hatschen signifas en Vieno longe, pene iri, tio venas de araba haĝ: pilgrimisto al Meko [14]; pilgrimuloj ili estis, certe, kaj ankaŭ provizitaj per moderna armilo, nome biciklo [15]. 13. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 2414. Walter Klag: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj, Monato, 2000/06, p. 1515. Monato, Armando Zecchin: Pedalante al Jerusalemo angle: pilgrim beloruse: пілігрым, вандроўнік, паломнік ĉeĥe: cestovatel, poutník ĉine: 朝圣者 [cháoshèngzhě], 朝聖者 [cháoshèngzhě], 香客 [xiāngkè], 朝拜 [cháobài] france: pèlerin germane: Pilger japane: 巡礼者 [じゅんれいしゃ] nederlande: bedevaarder, pelgrim perse: زایر pole: pielgrzym, pątnik rumane: pelerin slovake: cestovateľ, pútnik tibete: གནས་སྐོར་བ་ ukraine: прочанин, паломник, піліґрим administraj notoj