9piknik/o SPV 9pikniko serĉi 'pikniko' [piknik.0o] Senceremonia subĉiela komune manĝo, ekz. kadre de ekskurso aŭ promenado: la tago fariĝis speco de festo-pikniko: infanoj dancis antaŭ la policanoj, aŭdiĝis muziko, kaj entute venkis la bona senco de la publiko [1]; la 19an de aŭgusto 1989 okaze de pikniko de Tuteŭropa Unio oni simbole malfermis la limon dum kelkaj horoj [2]; ni iris al la montoj, ĉe bela kaj pura piknika ejo [3]; super la fontano de la piknikejo, panelo klare indikis, en la loka lingvo, ne volapuke, la malpermeson lavi telerojn [4]. 1. Garbhan MacAoidh: Neŭtraleco minacata, Monato, 2003/04, p. 132. Evgeni Georgiev: Forigo-festo, Monato, 2009/10, p. 83. Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten, Monato, 2011/08, p. 164. Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten, Monato, 2011/08, p. 16 angle: picnic beloruse: пікнік bulgare: пикник ĉine: 郊游 [jiāoyóu], 郊遊 [jiāoyóu], 野餐 [yěcān] france: pique-nique germane: Picknick hungare: piknik japane: 野外での食事 [やがいでのしょくじ], 野外パーティー [やがいぱーてぃー], ピクニック nederlande: picknick pole: piknik portugale: piquenique rumane: picnic ruse: пикник tibete: གླིང་ག་ ukraine: пікнік 9pikniki serĉi 'pikniki' [piknik.0i] (ntr) Senceremonie manĝi en la naturo, ekz. kadre de ekskurso: oni piknikas, plukas florojn kaj faras el ili kronojn, kiujn oni surkape portas, kaj oni preparas dolĉaĵojn [5]; iam ni povus fari ion pli interesan ol lunĉi, eble pikniki en la parko, kie ni povus marŝi manenmane sub la arboj [6]; multaj homoj poste uzis la sentrafikan spacon por pikniki kaj promeni [7]. 5. Bardhyl Selimi: Tago de la somero, Monato, 2006/06, p. 96. Daniel L. Mason: Matena kafo, Monato, 2011/08, p. 357. Walter Klag: Verda ringo, Monato, 2015/11, p. 7 angle: picnic beloruse: ладзіць пікнік bulgare: на пикник съм ĉine: 郊游 [jiāoyóu], 郊遊 [jiāoyóu], 野餐 [yěcān] france: pique-niquer germane: picknicken hispane: ir de excursión, ir de picnic, hacer un picnic (comer) hungare: piknikezik japane: 野外で食事する [やがいでしょくじする] nederlande: picknicken pole: piknikować, brać udział w pikniku portugale: fazer piquenique rumane: picnică ruse: устроить пикник, обедать на лоне природы tibete: གླིང་ག་གཏོང་ administraj notoj