Aldoni tradukojn al ReVo:

1pian/o

piano

serĉi 'piano'
[pian.0o]
[pian.0o.MUZ]
MUZ Kordinstrumento, mallonga nomo de fortepiano, respektive la tipo kun vertikalaj kordoj: li sidiĝis sur la seĝo antaŭ la piano kaj komencis transturnadi la foliojn en la notolibro [1]; [li] klinis la kapon super klavoj de la piano, ludetante melodion „Mateno nebula“ Metrop ; la pianon oni ŝlosis, la ĵazbando disiris, kelkaj gazetistoj forveturis ĉiu en sian redaktejon MkM ; la agordisto […] malpakas sian ilaron, enrigardas la pianon, kuntiras la brovojn serioze KrM ; la programo prizorgis la pianisto Roland Dupuis el Svedio EeP ; la fingroj de leŭtenanto Remon pianis sur la tablo, aŭtomate, dum nevole lia buŝo paŭte streĉiĝis ChR .
angle:
piano, upright piano ~isto: pianist.
beloruse:
піяніна
ĉeĥe:
klavír, piano, pianoforte
ĉine:
鋼琴 [gāngqín], 钢琴 [gāngqín]
france:
piano ~isto: pianiste.
germane:
Klavier, Piano ~isto: Pianist.
hispane:
piano
hungare:
pianínó
indonezie:
piano
itale:
pianoforte verticale
japane:
ピアノ [ぴあの]
katalune:
piano
nederlande:
piano
pole:
pianino ~isto: pianista.
portugale:
piano, piano vertical
ruse:
пианино ~isto: пианист.
slovake:
klavír
svede:
piano
ukraine:
піаніно, фортеп’яно

administraj notoj