Aldoni tradukojn al ReVo:

pers/o PIV2

perso

serĉi 'perso'
[pers.0o]
[pers.0o.HIS]
HIS Ano de la ĉefa gento de Persujo: li forkondukis [ilin] en Babelon, kaj ili fariĝis sklavoj por li kaj por liaj filoj, ĝis venis la regado de la Persoj [1]; Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo [2]; via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj [3]; la kalendaroj de araboj, grekoj-sirianoj, persoj, ĉinoj kaj ujguroj [4]; en la transpono de la vorto en la antikvan persan, la komenca ‚s‘ de sanskritaj vortoj fariĝis ‚h‘, la persoj nomis do Hindush kaj la riveron kaj la teron, kiun ĝi transiris [5].
angle:
Persian
beloruse:
пэрс
ĉeĥe:
Peršan
ĉine:
波斯人 [bōsīrén]
france:
Perse (subst.)
germane:
Perser
japane:
ペルシア人 [ペルシアじん]
nederlande:
Pers
pole:
Persja
slovake:
Peržan
svede:
en persisk person
ukraine:
перс

persa

serĉi 'persa'
[pers.0a]
[pers.0a.HIS]
HIS Rilata al persoj aŭ al Persujo: pacon al vi, persa reĝo QuV ! elprenu tapiŝon la plej bonan, – tiun kun la blua tono, la persan Revizoro ; Abdul-Baha, la fama persa profeto VivZam ; la sveda lingvo sonis al mi proksimume same fremde kiel la persa KKr ; en diversaj historiaj periodoj kaj mondopartoj ankaŭ aliaj lingvoj – ekzemple la asiria, persa, araba, turka, hispana, portugala, angla, franca, rusa, germana, itala, nederlanda – havis aŭ plue plenumas similan helpan funkcion EeP ; jen tie la verda valo, kie vi, heroo Aleksandro, kondukadis viajn macedonojn al la batalo ĉe Arbela, kaj apude la herba monteto, de kiu vi deĵetadis la persan satrapon Rabistoj .
angle:
Persian
beloruse:
пэрсыдзкі
ĉine:
帕西 [Pàxī], 波斯語 [Bōsīyǔ], 波斯语 [Bōsīyǔ]
france:
perse (adj.), persan
germane:
persische Sprache, persisch
nederlande:
Perzisch
pole:
perski
svede:
persisk
tibete:
ཏ་ཟིག་གི་སྐད་
ukraine:
перський

Persujo

serĉi 'Persujo'
[pers.P0ujo]
[pers.P0ujo.HIS]
GEOGHIS Eksa nomo de Irano: en la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo [6]; oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo [7]; la muroj kovritaj – ne per multkoloraj ŝtofoj el Persujo, kaj Kaŝmir’, sed per tute eŭropaj desegnaĵoj VojaĝImp ; deksep malgrandaj ŝtatoj sin detenis, kaj Persujo sola kuraĝis respondi „ne“ FSp .
angle:
Persia
beloruse:
Пэрсыя
ĉine:
波斯 [Bōsī]
france:
Perse (Iran)
germane:
Persien
indonezie:
Persia
nederlande:
Perzië
pole:
Persja
svede:
Persien

Persio

serĉi 'Persio'
[pers.P0io]
[pers.P0io.HIS]
GEOGHIS Persujo: kalendaroj de Persio, Hindio, Ĉinio [8]; d-ro E. Privat […] en la unuaj jaroj de la Ligo de Nacioj estis honora jura konsilisto de la persa ĉefdelegito, Princo Arfa, kaj poste fariĝis vicdelegito de Persio ĉe la Ligo EeP ; onidire en la antikveco Dar, reĝo de Persio, volis manĝi tiun fiŝon ĉiutage kaj ĉevalrajdistoj stafete liveradis ĝin al li [9].
8. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
9. Monato, Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid, 2007
angle:
Persia
beloruse:
Пэрсыя
ĉine:
波斯 [Bōsī]
france:
Perse (Iran)
germane:
Perserreich, Persien
indonezie:
Persia
nederlande:
Perzië
pole:
Persja
svede:
Persien

administraj notoj