pelasg/oj pelasgojserĉi 'pelasgoj' [pelasg.0oj] Nomo, kiun donis la antikvaj grekoj al la plej malnova greka popolo; pragrekoj: tio indikos, ke la civilizacio pelasga estas pli antikva ol la egipta aŭ la helena-romia [1]; albanoj estas posteuloj de iliroj kaj pelasgoj, okupintaj vastan teritorion de Danubo ĝis la Adriatika kaj Ionia Maroj [2]. 1. Bardhyl Selimi: Navige tra prahistorio, Monato, 2007/07, p. 182. Bardhyl Selimi: Ridinda aserto, Monato, 2009/12, p. 12 angle: Pelasgians beloruse: пэлясгі france: Pélasges germane: Pelasger nederlande: Pelasgoi, Pelasgoi administraj notoj