pedologi/o PV pedologioserĉi 'pedologio' [pedolo.0o] (malofte) [pedolo.0o.infanscienco] Komplekso da sciencaj studoj pri kreskanta homo, ekde ĝia enutera stato ĝis plenkreskeco: la verketoj ampleksos 96 paĝojn kaj temos pri vio, kio rilatas nian profesion: pedagogio, metodologio, pedologio, psikologio, k. t. p. [1]; la Moskva revuo „Pedologio ― la nova epoko“ adresas psiĥologojn, instruistojn kaj gepatrojn; en la Kiota Ina Universitato la departemento de pedologio disponigas kursojn pri la infana psiĥologio, la infana bonfarto, la infana kulturo kaj pedagogio. Rim.: Tiu ĉi termino kaj pedologio (grundoscienco) estas homonimoj, ŝuldataj al konfuzo de malsamaj grekaj vortoj en unu saman vorteron „ped-“. La formado de tiaj sciencaj terminoj estas afero ekstera al la vortofarado esperanta, ĝi estas konsidero pri racia terminaro. Ĉi-okaze la vortero „ped-“ multe pli ofte rilatas al la greka vorto por „infano“ (pedagogio, pediatrio, pederastio ktp) ol al la greka vorto por grundo; do, por multaj ordinaraj homoj la senco geologia estas tute neatendita kaj misgvida. PV donis nur la antropologian sencon; PIV1, nenian; PIV2, nur la sencon geologian. [Sergio Pokrovskij] 1. Diversaj Sciigoj, Flandra Esperantisto, Sept. 1934, p. 41 angle:[pedolo.0o.rim] paedology beloruse: пэдалёгія bulgare: педология ĉeĥe: pedologie, půdoznalství germane: Pädologie hungare: pedológia, gyermektanulmány japane: 児童学 [じどうがく], 育児学 [いくじがく] nederlande: pedologie pole: pedologia pedologia portugale: pedologia rumane: pedologie ruse: педология slovake: pôdoznalectvo ukraine: педологія, ґрунтознавство administraj notoj