pazigrafi/o PIV1 pazigrafioserĉi 'pazigrafio' [pazigrafi.0o] [pazigrafi.0o.LIN] Memstara skribsistemo, kiu ebligas komunikadon sen dependo je voĉa aŭ gesta lingvo: Solresolo kaj Bliso estas konataj pazigrafioj; oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel ankaŭ la ĥinajn signojn [1]; Leibnitz l[…] publikigis sian ideon pri la „Pazigrafio aŭ la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al ĉiuj nacioj de la tero […]“, en la jaro 1666 [2]; tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon [3]. 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto3. L. Einstein: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo, en: Fundamenta Krestomatio, 1904 beloruse: пазыграфія ĉeĥe: pazigrafie, všeobecné písmo france: pasigraphie germane: Pasigrafie nederlande: pasigrafie, symbolentaal pole: pasygrafia rumane: pasigrafie slovake: pazigrafia, všeobecné písmo ukraine: пазиграфія administraj notoj