1patriot/o JED , 1patriotism/o patriotoserĉi 'patrioto' [patrio.0o] en: [patrio.0o.MOR] en: Homo amanta sian patrujon kaj volonte servanta al ĝi: laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon [1]; ĉu inter tiaj bravuloj, kiuj laŭ mi estas veraj patriotoj, en Ĉinio troviĝas ankaŭ esperantistoj [2]? Ramzes estis ravita de la patriota eksplodo de l' pastro [3]; mi trovas tion plej altgrade nekonvena, […] ke oni aŭskultu fremdan birdon, ĉu tio estas patriota [4]? Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri landamanto. 1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 19072. Kurisu K.: Penslibereco en Ĉinio, Monato, 2002:2, p. 6a3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro angle: patriot beloruse: патрыёт ĉeĥe: patriot, vlastenec ĉine: 愛國者 [àiguózhě], 爱国者 [àiguózhě], 愛國主義者 [àiguózhǔyìzhě], 爱国主义者 [àiguózhǔyìzhě], 愛國人士 [àiguórénshì], 爱国人士 [àiguórénshì] france: patriote (subst.) germane: Patriot hungare: hazafi japane: 愛国主義 [あいこくしゅぎ], 愛国心 [あいこくしん] katalune: patriota nederlande: patriot pole: patriota portugale: patriota ruse: патриот slovake: vlastenec ukraine: патріотизм patriotismaserĉi 'patriotisma' [patrio.0isma] en: [patrio.0isma.MOR] en: Elmontranta patriamon, utila al la patrolando: se ne ekzistus patriotismaj homoj sur la Tero, neniu lando funkcius taŭge [5]; iom relative grandan parton okupas verkoj kun patriotisma enhavo [6]. 5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Patriotismo x Ŝovinismo6. N. Gudskov: Provo ektuŝi serban poezion, Monato, 2002:2, p. 32a angle: patriotic beloruse: патрыятычны ĉine: 愛國 [àiguó], 爱国 [àiguó], 有愛國心 [yǒuàiguóxīn], 有爱国心 [yǒuàiguóxīn] france: patriotique germane: patriotisch, vaterlandsliebend hungare: hazafiúi katalune: patriòtic nederlande: vaderlandslievend, patriotisch, patriottisch pole: patriotyczny ruse: патриотичный, патриотический 1patriotismo serĉi 'patriotismo' [patrio.0ismo] en: [patrio.0ismo.MOR] en: Amo al patrujo kaj inklino servi al ĝi; konscio, kiun iu nacio havas pri sia historia kaj morala aparta unueco: la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas [7]; la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo [8]; la plej bona patriotismo estas gastamo [9]! jen ĉi tiuj babilas pri patriotismo kaj bezono konstrui kirasŝipojn Metrop ! Rim.: La 1a OA registras patriotism/o kun propra radiko, sed ni konsideras ĝin laŭregula derivaĵo de patriot/o. 7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 19078. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 19079. F. Weigold: Patriotisma gastamo, Monato, 2001:3, p. 4a angle: patriotism beloruse: патрыятызм ĉeĥe: vlastenectví ĉine: 愛國主義 [àiguózhǔyì], 爱国主义 [àiguózhǔyì] france: patriotisme germane: Patriotismus, Vaterlandsliebe hungare: hazafiság, hazaszeretet, patriotizmus katalune: patriotisme nederlande: patriotisme, patriottisme, vaderlandsliefde pole: patriotyzm ruse: патриотизм slovake: patriotizmus administraj notoj