Aldoni tradukojn al ReVo:

1parlament/o JED

parlamento

serĉi 'parlamento'
[parlam.0o]
[parlam.0o.POL]
POL Reprezentantaro de la civitanoj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn, voĉdonas buĝeton, kontrolas la ekzekutivon: interkonsiliĝoj, farataj ne en orda parlamenta maniero [1]; prezidanto de la parlamento en la Provenco [2]; [ano] de l’ parlamento por la elekta distrikto de Romfordo [3]; Belgio estas stranga malgranda ŝtato kun ses parlamentoj: federacia (kun du ĉambroj: ĉambro de deputitoj kaj senato), flandra regiono, valona regiono, ĉefurba regiono, franclingva komunumo kaj germanlingva komunumo [4]; European Youth Event […] estas organizata kun la helpo de la Eŭropa parlamento [5]; la Pirato-Partio ricevis 2,7 % de la voĉoj kaj akiris tiel unu reprezentanton en la urba parlamento [6]; oratoro, parolanta en parlamento, evoluigas siajn pensojn antaŭ publiko, kiu estas sufiĉe homogena el retorika vidpunkto, kvankam la deputitoj apartenas al diversaj partioj [7]; PRT:frakcio3
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XIV
4. Monato, Ivo Durwael: Kverelas la komunumoj, 2009
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, TEJO kaj FoJE
6. Monato, Walter Klag: Progresas piratoj, 2013
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
angle:
parliament
beloruse:
парлямэнт (ворган)
bulgare:
парламент
ĉeĥe:
Národní shromáždění, parlament, sněm, sněmovna
ĉine:
議會 [yìhuì], 议会 [yìhuì], 国会 [guóhuì], 國會 [guóhuì], 議院 [yìyuàn], 议院 [yìyuàn], 巴力門 [bālìmén], 巴力门 [bālìmén]
france:
parlement
germane:
Parlament, Volksvertretung
hungare:
parlament
itale:
parlamento
japane:
議会 [ぎかい], 国会 [こっかい]
nederlande:
parlement
perse:
پارلمان
pole:
parlament
portugale:
parlamento
rumane:
parlament
ruse:
парламент
slovake:
parlament, snemovňa
tibete:
རྒྱལ་ཡོངས་གྲོས་ཚོགས་
ukraine:
парламент

parlamentano

serĉi 'parlamentano'
[parlam.0ano]
[parlam.0ano.POL]
Ano de parlamento: Marco Cappato estas la unua parlamentano […] kiu sukcesis devigi la EU-parlamenton esprimi sin pri esperanto [8]; estas mirinde kiamaniere la parlamentanoj kaj la ĵurnalistoj subtenas unu la aliajn kaj kuniĝas por trompi la publikon [9]; la norvega parlamentano Carl Henry proponis al la Nobel-Komitato de la Norvega Parlamento, ke UEA ricevu la Nobel-Premion por la Paco [10]. SIN:deputito
beloruse:
парлямэнтарый
ĉine:
議員 [yìyuán], 议员 [yìyuán]
france:
parlementaire (subst.)
germane:
Parlamentarier, Abgeordneter (des Parlaments), Volksvertreter (des Parlaments), Deputierter (des Parlaments)
japane:
議員 [ぎいん], 国会議員 [こっかいぎいん]
nederlande:
parlementslid
pole:
parlamentarzysta
rumane:
parlamentar
ukraine:
член парламенту, парламентарій

parlamentejo

serĉi 'parlamentejo'
[parlam.0ejo]
[parlam.0ejo.POL]
Kunsidejo de parlamento: gravaj kaj signifohavaj aranĝoj okazis en la kunsidĉambro de la parlamentejo [11]; en la parlamentejo funkcias ankaŭ publika biblioteko [12]; ŝtonaj leonoj gardas la Parlamentejon [13]; la orita novgotika brita parlamentejo taŭgas al la mistiko de monarkio, kun sia bizare nomata funkciulo „Nigra Bastono“ [14].
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Aktive, interjunulare (Kirill Noviĉenko)
12. -: Budapest, [vidita en 2006]
13. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
14. Monato, W. H. Simcock: Monarkia mistiko, 2005
beloruse:
парлямэнт (месца паседжаньняў)
ĉeĥe:
parlament (budova), sněmovna
ĉine:
国会 [guóhuì], 國會 [guóhuì]
france:
parlement (bâtiment)
germane:
Parlamentsgebäude
japane:
議事堂 [ぎじどう], 国会議事堂 [こっかいぎじどう]
nederlande:
parlementsgebouw
pole:
parlament (dom)
rumane:
parlament (casa)
slovake:
parlament, snemovňa
ukraine:
парламент (будівля)

parlamentismo

serĉi 'parlamentismo'
[parlam.0ismo]
[parlam.0ismo.POL]
POL Reĝimo de ŝtato, kie registaron kontrolas parlamento: kun la evoluo de la brita parlamentismo, ekfloris ankaŭ la politika elokventeco [15]; ni nin okupas per sensencaĵoj, diskutas pri ia arto, […] parlamentismo, neceso havi advokatojn kaj la diablo scias pri kio [16]; mi devis antaŭe rakonti al li, kio estas ĉe ni la ŝtatorganizo, kio la demokratio, kion signifas la diktaturo, parlamentismo, la elektado [17]; la jaroj 1921-1924 alportis periodon de parlamentismo, antaŭe nekonata ĉe albanoj [18].
beloruse:
парлямэнтарызм
ĉeĥe:
parlamentní systém, parlamentní zřízení
france:
parlementarisme
germane:
Parlamentarismus
hungare:
parlamentarizmus
itale:
parlamentarismo
japane:
議会政治 [ぎかいせいじ], 議会制度 [ぎかいせいど], 議会主義 [ぎかいしゅぎ]
nederlande:
parlementarisme
perse:
پارلمانتاریسم
pole:
parlamentaryzm
rumane:
parlamentarism
ruse:
парламентаризм
slovake:
parlamentný systém
ukraine:
парламентаризм

administraj notoj