Aldoni tradukojn al ReVo:

*parget/o PV

*pargeto

serĉi 'pargeto'
[parget.0o]
[parget.0o.KON]
KON Luksa planko konsistanta el simetrie kaj varie kunmetitaj tabuletoj el malmola kaj polurita ligno: eksonis susurado de silka vesto rapide ŝoviĝanta sur la pargeto Marta ; ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj Marta ; ŝi kuŝis supre de l' domo, en subtegmento, sur pajla malbona matraco, dum ŝiaj fratinoj kuŝis en ĉambroj pargetaj [1]; ŝi deziris, ke la pargeto enabismiĝu sub ŝiaj piedoj, por ke ŝi estu kaŝita for de ĉiuj rigardoj [2].
1. C. Perrault, trad. P. Sarpy: Cindrulino, Rakontoj pri feinoj, Hachette, 1904
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
angle:
parquet
beloruse:
паркет
bretone:
plañcheris, plañchod
ĉeĥe:
parket, parketa, parketová podlaha
ĉine:
鑲木地板 [xiāngmùdìbǎn], 镶木地板 [xiāngmùdìbǎn], 木地板 [mùdìbǎn]
france:
parquet
germane:
Parkett
hungare:
parketta
japane:
寄せ木張りの床 [よせきはりのとこ]
nederlande:
parketvloer
perse:
چوبفرش، پارکت
pole:
parkiet
rumane:
parchet (material de construcție)
ruse:
паркет
slovake:
parketová podlaha
ukraine:
паркет

pargetero

serĉi 'pargetero'
[parget.0ero]
[parget.0ero.KON]
Ĉiu el la tabuletoj de pargeto: saltante sur la brulantaj pargeteroj, sin frapante per la manoj sur la fumantajn bruston kaj ŝultrojn, la grupanoj okupintaj la salonon sin retiris en la kabineton [3].
angle:
parquet block
beloruse:
паркетная плітка
bretone:
plankenn (ar plañchod)
ĉeĥe:
parketa, vlys
france:
lame de parquet
germane:
Parkettstab
hungare:
parkettalap, parkettaléc
japane:
寄せ木の床板 [よせきのゆかいた]
nederlande:
parketlatje
pole:
klepka (parkietu)
rumane:
clipă
ruse:
паркетная плитка
slovake:
parketa, parketová doštička
ukraine:
паркет, паркетна плитка

administraj notoj