PV
Variablo aŭ konstanto aperanta en iuj matematikaj problemoj
aŭ ekvacioj.
Rim.:
Kiel evidentas el la „difino“, la nocio estas nebula.
Kiam
ekvacio dependas de parametro, oni ĝin solvas konsiderante la
parametron konstanta kaj ofte ricevas solvojn, kiuj dependas de la
parametro, do fariĝas funkcioj de ĝi. Alia uzkampo estas
prezentado de kurbo (resp. surfaco) per parametraj ekvacioj, t.e.
prezentante la koordinatojn de punkto kiel funkciojn de unu (resp.
du)
variabloj, nomataj parametroj.