Aldoni tradukojn al ReVo:

*27paradoks/o

*paradokso

serĉi 'paradokso'
[parado.0o]
1.
[parado.0o.LOG]
Opinio ŝoka, surpriza, ŝajnanta malsaĝa.
a)
[parado.0o.FIL]
FIL Opinio ŝoka por racio, por logiko: la paradokso de Fermi demandas, se vivo oftas en la universo, kial ne troviĝas evidenta signalo de ĝi [1].
b)
[parado.0o.KOMUNE]
(komune) Opinio malakorda kun komunaj antaŭsupozoj, malkutima: la forto de la beleco pli facile faros el la virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon, tio ĉi antaŭe estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi estas vero Hamlet ; obstina malkapablo ridi pri si mem kreas paradokson: ĝi vekas ridemon [2]; estas paradokso, ke nun en EU varoj kaj kapitaloj tute libere cirkulas, sed homoj kaj ideoj multe malpli [3]; unu el la multaj paradoksoj de la nuntempa Islama Respubliko Irano estas ke, kvankam virino estas kelkfoje diskriminaciata en la lando, hodiaŭ pli kaj pli da junulinoj studas kaj atingas plej altajn gradojn de instruiteco [4].
2.
[parado.0o.aporio]
Kontraŭdiro per abstrakta rezonado; aporio: groteska helena ekzemplo de logik-paradokso pri greka insulo Kreto: Kretano asertas: „ĉiuj kretanoj mensogas!” [5]; Zenono el Elajo kreis ankaŭ unuajn paradoksojn, per kiuj pruvas, ke movo ne ekzistas [6]; la Rusela paradokso […] pruvas ke la naiva arteorio uzata ĝis tiam […] estas memkontraŭdira [7].
beloruse:
парадокс
ĉeĥe:
nesouhlas, paradox, protismysl, rozpor
ĉine:
悖論 [bèilùn], 悖论 [bèilùn], 自相矛盾的話 [zìxiāngmáodùndehuà], 自相矛盾的话 [zìxiāngmáodùndehuà]
france:
paradoxe
germane:
Paradoxon
hungare:
paradoxon, látszólagos ellentmondás
japane:
逆説 [ぎゃくせつ], パラドックス
katalune:
paradoxa 2. aporia
nederlande:
paradox
pole:
paradoks
portugale:
paradoxo
rumane:
paradox
ruse:
парадокс
slovake:
paradox, protizmysel, rozpor
ukraine:
парадокс

*paradoksa

serĉi 'paradoksa'
[parado.0a]
[parado.0a.LOG]
Prezentanta paradokson: la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke […] perfektiĝado fariĝados […] ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera […] nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa [8]; ekestas la paradoksa situacio, ke ĝuste en momento, en kiu tribunaloj konstatas, ke la Blok estas rasisma partio, aliaj partioj – kvankam nur heziteme – konsentas pri eventuala kunlaboro politika kun tiu partio [9]; paradokseco [10].
beloruse:
парадаксальны
japane:
逆説の [ぎゃくせつの], 逆説的な [ぎゃくせつてきな]
pole:
paradoksalny
rumane:
paradoxal
ukraine:
парадоксальний

paradokse

serĉi 'paradokse'
[parado.0e]
En paradoksa maniero; kontraŭe al la komuna pensado: usiano estas duoble pli malriĉa, ol la averaĝa terloĝanto, paradokse tamen, Rusio okupas la trian lokon en la mondo laŭ la nombro de miliarduloj [11]; paradokse, la konkurantoj ne uzis siajn piedojn por ludi piedpilkon tian, sed fingrojn, ĉefe la dikajn [12].
beloruse:
парадаксальна
germane:
paradox
japane:
逆説的に [ぎゃくせつてきに]
pole:
paradoksalnie
rumane:
în mod paradoxal

administraj notoj