*palac/o UV *palaco serĉi 'palaco' [palac.0o] Granda luksa domego de reĝo, regnestro, nobelo, riĉulo aŭ grava administracio; kastelo2: la reĝido […] forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi [1]; Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita de siaj fidelaj regatoj FK ; ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel [2]; la reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco [3]; li en Tirca drinkis ĝis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca [4]; ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino FK ; la duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon FK ; vidiĝis la larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco Marta ; en palaco loĝis rusa guberniestro VivZam ; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo PrV ; (figure) mi estis en la palaco de l' poezio, en la antaŭĉambro DL ; (figure) geedzoj en paco vivas en reĝa palaco (feliĉe kaj komforte) PrV . 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 232. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 20:183. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 7:74. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 16:9 angle: palace beloruse: палац bretone: palez ĉeĥe: palác, zámek ĉine: 宫殿 [gōngdiàn], 宮殿 [gōngdiàn], 宫 [gōng], 宮 [gōng], 皇宫 [huánggōng], 皇宮 [huánggōng], 王宫 [wánggōng], 王宮 [wánggōng], 宫阙 [gōngquè], 宮闕 [gōngquè], 宫廷 [gōngtíng], 宮廷 [gōngtíng] france: palais germane: Palast, Schloss hebree: ארמון hinde: महल [mahal] hispane: palacio hungare: palota indonezie: istana japane: 宮殿 [きゅうでん], 御殿 [ごてん], 大邸宅 [だいていたく] katalune: palau nederlande: paleis pole: pałac portugale: palácio ruse: дворец slovake: palác, zámok svede: palats tibete: ཕོ་བྲང་ ukraine: палац, хороми palacetoserĉi 'palaceto' [palac.0eto] Granda kaj impona urba domo de nobelo aŭ riĉulo: en la palaceto de la pastrino estis lumo, sed neniu servisto atendis en la vestiblo [5]; parto de la reĝa palaceto kaj aro da atentemaj, ĝentilaj servistoj estis metitaj je lia dispono Iŝtar ; nur ĉe la anguloj de la palaceto el la pluvtuboj fluis kun unutona murmuro mallarĝaj akvaj strioj BonaS-ino la malnova, duetaĝa, kremkolora palaceto situis ĉe la Bulvardoringo, meze de magra ĝardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado [6]. kastelo2, vilao 5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, P.45. angle: mansion beloruse: палацык, асабняк ĉine: 府 [fǔ], 公館 [gōngguǎn], 公馆 [gōngguǎn], 宅第 [zháidì], 厦 [shà], 廈 [shà], 豪宅 [háozhái], 豪华别墅 [háohuábiéshù], 豪華別墅 [háohuábiéshù], 府第 [fǔdì], 府邸 [fǔdǐ] france: hôtel particulier germane: Villa, Herrenhaus, Schlösschen hungare: városi palota nederlande: herenhuis pole: pałacyk ruse: особняк administraj notoj