padus/o PVEF padusoserĉi 'paduso' [padus.0o] [padus.0o.BOT] Arbo aŭ arbeto el Eŭropo kaj Nordazio kun densa foliaro, longaj, duonpendaj grapoloj da blankaj floroj, nigraj amaraj fruktetoj (Prunus padus): la padusaj densejoj sur la deklivetoj apud la rivero brilas kiel amasoj da blanka neĝo [1]; vasta densejo el padusoj, alnoj kaj aliaj arboj […] kreskis sur dikaj tavoloj de malnova, altforna skorio [2]; Paduso, reĝino de l' nordo ⫽ Kun blanka floraro, ⫽ Unua printempa heroldo, ⫽ Ornam' de l' kamparo [3]. merizarbo floraroj de paduso CC BY-SA 3.0 [4] 1. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto3. H. Dresen: Paduso, Dekdu poetoj, 19344. Andrew Butko, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ab_plant_28.jpg beloruse: чаромха, чарэмха, калакалуха, цяромха bulgare: дива череша, гурупла ĉeĥe: střemcha france: cerisier à grappes, merisier à grappes germane: Traubenkirsche hungare: zselnicemeggy itale: pado, ciliegio a grappoli japane: エゾノウワミズザクラ latinece: Prunus padus nederlande: vogelkers pole: czeremcha slovake: čremcha svede: hägg ukraine: черемха administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.