oriel/o PIV1 orieloserĉi 'orielo' [oriel.0o] 1.[oriel.0o.unuopa] Iom larĝa parto de ĉambro, salono aŭ alia ejo de domo, elstaranta eksteren el la fasado, provizita je fenestroj, apogita sur korbelo (penda, korbela orielo) aŭ sur la grundo (surtera orielo): ŝi vekiĝis preskaŭ je la tagmezo en sia dormoĉambro havanta orielon en la turo de la palaceto [1]. 2.[oriel.0o.turo] En pluretaĝa domo, prisma aŭ cilindrosegmenta elstaraĵo sur la fasado, konsistanta el orieloj1: la angula duetaĝa orielo provizita per reliefa ornamaĵo en ambaŭ etaĝoj [2]. 1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 29a2. Historio de Olomouc angle: oriel, bay window beloruse: эркер ĉeĥe: arkýř ĉine: 凸窗 [tūchuāng] france: oriel, fenêtre arquée germane: Erker nederlande: erker norvege: karnapp pole: wykusz rumane: bovindou ruse: эркер, фонарь (архит.) slovake: arkier ukraine: еркер administraj notoj