Aldoni tradukojn al ReVo:

1oper/o

opero

serĉi 'opero'
[oper.0o]
1.
[oper.0o.MUZ]
MUZ Muzika teatraĵo, en kiu roluloj kantas, akompanate per orkestro, kelkfoje kun dancoj: la operoj de Wagner; ni aŭskultis la tre amatan en Rusujo operon „Vivo por la Car“ de Glinka [1].
2.
[oper.0o.ARKI]
(arkaismo) Operejo: ĉio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaŭ sin kolekti en la opero [2].
1. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, El Odeso ĝis Konstantinopolo
2. -: La karaj braceletoj, en: Fundamenta Krestomatio, 1905
angle:
opera
beloruse:
опэра
ĉine:
歌剧 [gējù], 歌劇 [gējù]
france:
opéra
germane:
Oper
greke:
όπερα
hungare:
opera
japane:
オペラ [おぺら], 歌劇 [かげき]
katalune:
òpera
nederlande:
opera
pole:
opera
portugale:
ópera
rumane:
operă
ruse:
опера
svede:
opera
ukraine:
опера

operejo

serĉi 'operejo'
[oper.0ejo]
[oper.0ejo.MUZ]
ARKIMUZ Teatrejo por prezento de operoj: „ĉu vi iam estis jam en la operejo [3]?“
angle:
opera house
beloruse:
опэра, опэрны тэатар
ĉeĥe:
dům opery
ĉine:
歌剧院 [gējùyuàn], 歌劇院 [gējùyuàn]
france:
opéra (bâtiment)
germane:
Oper, Opernhaus
hungare:
operaház
japane:
オペラ劇場 [おぺらげきじょう], 歌劇場 [かげきじょう]
katalune:
òpera, teatre
nederlande:
operagebouw
pole:
opera
portugale:
ópera
rumane:
operă
ruse:
опера (театр), оперный театр
slovake:
dom opery
ukraine:
опера, оперний театр

opereto

serĉi 'opereto'
[oper.0eto]
[oper.0eto.MUZ]
MUZ Mallonga opero aŭ duonopero ofte kun facila aŭ komika temo: ŝi (…) ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto „Dek Filinoj Kandidatinoj“ Marta .
angle:
operetta
beloruse:
апэрэта
ĉeĥe:
opereta
ĉine:
小型輕鬆歌劇 [xiǎoxíngqīngsōnggējù], 小型轻松歌剧 [xiǎoxíngqīngsōnggējù], 滑稽歌剧 [huájigējù], 滑稽歌劇 [huájigējù], 輕歌劇 [qīnggējù], 轻歌剧 [qīnggējù]
france:
opérette
germane:
Operette
greke:
οπερέττα
hungare:
operett
itale:
operetta
japane:
オペレッタ, 喜歌劇 [きかげき]
katalune:
opereta
nederlande:
operette
pole:
operetka
portugale:
opereta
rumane:
operetă
ruse:
оперетта
slovake:
opereta
ukraine:
оперета

duonopero, miksopero

serĉi 'duonopero'
serĉi 'miksopero'
[oper.duon0o]
[oper.duon0o.MUZ]
MUZ Opero enhavanta nekantatajn dialogojn: estas teatroj, kie oni ludas muzikajn teatraĵojn : operojn, duonoperojn kaj operetojn [4].
angle:
semi-opera
beloruse:
мюзікал, апэрэта
ĉine:
音乐剧 [yīnyuèjù], 音樂劇 [yīnyuèjù]
france:
opéra bouffe, opéra comique
germane:
Spieloper, Musical
katalune:
teatre musical
nederlande:
opera comique
pole:
musical
rumane:
teatru muzical
ruse:
мюзикл, оперетта

administraj notoj

~ejo: Mankas dua fontindiko.
~eto: Mankas dua fontindiko.
duon~o, miks~o: Mankas dua fontindiko.