Aldoni tradukojn al ReVo:

omeg/o PIV3

omego

serĉi 'omego'
[omeg.0o]
[omeg.0o.LIN]
LIN La 24a kaj lasta litero de la greka alfabeto (Ω, ω): [Brinzo] entenas mineralojn, vitaminojn B kaj nesaturitajn grasojn de la grupo omego 6 [1]; ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: [...] ĥio, psio, omego [2].
Rim. 1: Troviĝas en PIV ankaŭ la duone Esperantigita formo „omega“.
Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [3] [4] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [5], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon omegao. [Alano Gerardo]
1. Julius HAUSER: Oro blankaMonato
2. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
3. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
4. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §43
5. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3
angle:
omega
beloruse:
амэга (літара)
ĉine:
奥米伽 [àomǐgā], 奧米伽 [àomǐgā], 欧米伽 [ōumǐgā], 歐米伽 [ōumǐgā]
france:
oméga
nederlande:
omega
norvege:
omega
pole:
omega
rumane:
omega (literă)
ruse:
омега
ukraine:
омега (грецька буква Ω,ω)

administraj notoj