*notari/o *notario serĉi 'notario' [notari.0o] Oficiala oficisto, kies funkcioj iom diversas laŭ la landoj, sed kiu ĝenerale estas leĝe rajtigita por redakti, atesti, konservi kontraktojn kaj aktojn: oni senplie kunloĝos, kun aŭ sen speciala „kontrakto“ ĉe notario[1] Rim.: Neniam konfuzu notarion kun sekretario. 1. Gerrit Berveling: Edziĝoj ankaŭ por samseksaj paroj, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 14a angle: notary beloruse: натар, натарыюс bretone: noter ĉeĥe: notář france: notaire germane: Notar greke: συμβολαιογράφος hungare: közjegyző japane: 公証人 [こうしょうにん] nederlande: notaris pole: notariusz, rejent portugale: notário, tabelião ruse: нотариус slovake: notár ukraine: нотаріус administraj notoj