2niz/o JED nizoserĉi 'nizo' [niz.0o] Specio de akcipitro (Accipiter nisus) okaze bredata por ĉasado: sur la supro de arbo sonis ... la nesilentiĝanta pepo de juna nizo [1]; super la mortinto flugpendis la simbolo de la animo, nizo kun homa kapo [2]; se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian [3]? la domo Limburg, sur kies flago estis pentrita junulino, portanta nizon sur la mano, dum simio tenas antaŭ ŝi spegulon [4]. nizo, Antwerpen, Belgio CC BY-SA 2.0 [5] 1. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 21a, p. 129a2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXI4. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II5. Eddy Van 3000: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Accipiter_nisus_kill.jpg angle: sparrow-hawk beloruse: карагольчык bretone: sparfell c'hlas bulgare: малък ястреб ĉeĥe: krahujec obecný ĉine: 鸇 [zhān], 鹯 [zhān] france: épervier (oiseau) germane: Sperber hispane: gavilán hungare: karvaly japane: ハイタカ latinece: Accipiter nisus nederlande: sperwer pole: krogulec portugale: gavião ruse: ястреб-перепелятник slovake: krahulec svede: sparvhök ukraine: яструб перепелятник, перепелятник administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.