2nimb/o JED nimboserĉi 'nimbo' [nimb.0o] 1.[nimb.0o.auxreolo] Kolora fono, kiu distinge ĉirkaŭas la kapon aŭ la korpon de figuro; aŭreolo: kaj Maria kaj Kristo […] havas rondajn, ebenajn nimbojn, kiuj simbolas ilian diecon [1]. 2. Nebula heleco aŭ koloro ĉirkaŭanta objekton; haloo: de alto de dek-mil futoj, kvazaŭ de la ĉielo la kaskado fluge ĵetas sin suben, kaj ĉirkaŭ ĝi prezentiĝas nimbo jen ruĝa jen purpura [2]. 3.[nimb.0o.FIG] (figure) Iel impona ŝajno, prestiĝo: doni al la afero nimbon de oficialeco; aperas tiuj […] kiujn ni difinas per la vorto „profeto“; nevidebla nimbo ĉirkaŭas iliajn kapojn, sonas neaŭdebla muziko, neflareblaj aromoj leviĝas el mistikaj ĝardenoj [3]. 1. -: Berlinghiero, Madono kaj Infano, tumblr, 2013-10-092. Zhāng Jiǔ Líng, trad. Xiong Linping: La akvofalo, poezio.net, 20143. Lidia Zamenhof: Homo, Dio, Profeto, La Nova Tago, 1930-12 (6/3) angle: halo, nimbus beloruse: німб, арэол ĉeĥe: aureola, svatozář ĉine: 光晕 [guāngyùn], 光暈 [guāngyùn], 日月晕 [rìyuèyùn], 日月暈 [rìyuèyùn] france: auréole, nimbe germane: Nimbus hungare: nimbusz, dicsfény japane: 後光 [ごこう], 光輪 [こうりん], 光の輪 [ひかりのりん] katalune: nimbe, aurèola nederlande: nimbus, aureool, stralenkrans pole: nimb portugale: auréola, aura, nimbo rumane: nimb ruse: нимб, ореол slovake: aureola, nimbus, svätožiara ukraine: німб, сяйво, ореол administraj notoj