neon/o neono (Ne) serĉi 'neono' [neon.0o] Ĥemia elemento kun atomnumero 10, atompezo 20,179; malofta nobla gaso (heliano), uzata en malŝargaj lampoj por produkti oranĝe ruĝan lumon: William Ramsay kaj Morris Travers malkovris neonon en la atmosfero en 1898 [1]; grandega neona koro, kiu jam kelke da tagoj ruĝe lumis super Praga burgo sur turo de baziliko de sankta Georgo [2]. 1. Vikipedio, Neono2. Vikipedio, Václav Havel angle: neon beloruse: нэон bretone: neon bulgare: неон ĉeĥe: neon ĉine: 氖 [nǎi], 氝 [nèi], 霓虹 [níhóng] france: néon germane: Neon greke: νέον hispane: neón hungare: neon indonezie: neon itale: neon japane: ネオン latinece: Neon nederlande: neon perse: نئون pole: neon portugale: neônio, neon, néon ruse: неон slovake: neón svede: neon ukraine: неон administraj notoj pri ~o: La termino "heliano" aperanta en la difino ne ekzistas. Eble gxi celas "ano de la familio de helio/heliumo". Enkonduki la terminon "malsxarga lampo" [PIV2] aux repreni la ekvivalenton "efluva lampo" [PIV1]. [MB]