1nektar/o JED nektaroserĉi 'nektaro' [nektar.0o] 1.[nektar.0o.BOT] Dolĉa suko eligita de floroj, el kiu la abeloj faras mielon: same kiel abelo kolektas la nektaron kaj forflugas sen difekti la floron, koloron, nek odoron, tiel la saĝulo iru tra vilaĝo [1]. 2.[nektar.0o.MIT] En la antikva greka mitaro, trinkaĵo de la olimpaj dioj. ambrozio 3.[nektar.0o.FIG] (figure) Tre bongusta trinkaĵo: nektaro estas trinkaĵo simila al suko kiu enhavas parton de la fibro de la frukto fajne kribrita, al kiu oni aldonis ian kvanton de trinkebla akvo, sukerojn (aŭ dolĉigaĵojn kaze de la dietaĵoj), citratacidon kaj diversajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn [2]. 1. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 4:49, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973 2. Vikipedio, Suko angle: nectar beloruse: нэктар ĉeĥe: nektar ĉine: 花蜜 [huāmì] france: nectar germane: Nektar greke: νέκταρ hispane: néctar hungare: nektár japane: ネクタル, 甘露 [かんろ], 美酒 [びしゅ], 花蜜 [かみつ] katalune: nèctar nederlande: nectar perse: شهد، نوش pole: nektar portugale: néctar ruse: нектар slovake: nektár tibete: བདུད་རྩི་ ukraine: нектар administraj notoj