nefrolog/o PIV1 nefrologoserĉi 'nefrologo' [nefrolog.0o] [nefrolog.0o.MED] Kuracisto, kies fako estas nefrologio. Rim. 1: Eblas ankaŭ trovi (sed ne en PIV) la sinoniman terminon nefrologiisto [1], logike konstruitan per la sufikso IST el la radiko nefrologi/o. Tamen, pro la longeco de tia vorto, kaj pro la malagrabla duobla “i”, oni normale preferas la sensufiksan vorton nefrologo [2]. Rim. 2: Kelkaj esperantistoj provis enkonduki la sinonimon renkuracisto [3]. Tiu termino estas pli esperanta sed probable malpli internacia. Kvankam ĝi ne troviĝas en PIV, ĝi tamen estas laŭsence tute rajta. 1. Vikipedio: Nefrologio2. PMEG: 39.1.12. Neoficiala sufikso I3. Vikipedio: Nefrologio angle: nephrologist beloruse: нэфроляг france: néphrologue hispane: nefrólogo pole: nefrolog rumane: nefrolog administraj notoj