*najl/o UV *najlo VdE serĉi 'najlo' [najl.0o] Pinta metala bastoneto provizita per pli larĝa kapeto kaj servanta por fiksi objekton, en kiun oni enpuŝas ĝin: [li] prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon [1]; kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj [2]; [li] kolorigis la turbon […] kaj enbatis en la mezon latunan najlon [3]; masiva pordo, […] ornamita de rondkapaj najloj desegnantaj arabeskojn [4]. kejlo, stifto 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 4:212. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 12:113. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka angle: nail beloruse: цьвік bretone: tach ĉeĥe: hřebík ĉine: 釘 [dīng], 钉 [dīng], 釘子 [dīngzi], 钉子 [dīngzi] france: clou germane: Nagel greke: καρφί hispane: clavo hungare: szeg indonezie: paku japane: 釘 [くぎ], 鋲 [びょう] katalune: clau nederlande: spijker pole: gwóźdź portugale: prego rumane: cui ruse: гвоздь slovake: klinec svede: spik tibete: གཟེར་ ukraine: цвях najliserĉi 'najli' [najl.0i] (tr) Fiksi per najlo: mendu pentritan signon […] kaj najlu ĝin super via pordo [5]; [li] najlis noditajn ŝnurojn sur la sidplaton [6]; sur Golgoto mi vidis, kiel oni najlis Dion al la kruco [7]; (figure) la paralizo lin najlis sur lia lito [8]; (figure) tio, kion ŝi vidis, ŝin najlis sur la pargeto pro miro [9]. 5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Doktoro Ĉioscia6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekdua Ĉapitro7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LIII8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa angle: to nail beloruse: прыбіць цьвіком, прыцьвікаваць bretone: tachañ ĉeĥe: přibíjet hřebíky ĉine: 釘 [dìng], 钉 [dìng] france: clouer germane: nageln greke: καρφώνω hispane: clavar hungare: szegez indonezie: memaku japane: 釘を打つ [くぎをうつ], 釘付けにする [くぎづけにする] katalune: clavar nederlande: spijkeren pole: przybijać gwoździem portugale: pregar rumane: bateți cuiele ruse: прибить (гвоздями) slovake: zatĺcť (debnu) ukraine: прибивати, забивати цвяхи alnajliserĉi 'alnajli' [najl.al0i] 1.[najl.al0i.alfiksi] Alfiksi per najlo: baldaŭ oni alnajlos super li la fermoplaton, kaj li kuŝos kviete en la malvarma tombo [10]; la forĝisto […] deŝiris de la […] ĉevalo la kvar hufoferojn kaj alnajlis kvar novajn [11]; 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn](figure) Senmovigi kvazaŭ per najlo: alnajlita al la lito per la malsano; [ŝi] estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la amasigitaj juveloj [12]. alforĝi. 10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri fratoj12. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II angle: to pin beloruse: прыцьвікаваць bretone: al~ita al la lito: dalc'het war e wele. ĉeĥe: přibít hřebíky, přitlouci ĉine: 釘 [dìng], 钉 [dìng] france: clouer (fig.) germane: annageln greke: ρίχνω hispane: clavar al suelo hungare: odaszegez japane: 釘付けにする [くぎづけにする] nederlande: vastspijkeren pole: przygważdżać portugale: pregar rumane: fixează în jos ruse: пригвоздить slovake: pribiť lignonajlo PV serĉi 'lignonajlo' [najl.ligno0o] Pinta ligna bastoneto similanta najlon, uzata por ŝtopi trueton, kunigi lignajn pecojn ktp: plankoj estis kudritaj kune per maldika ŝnuro […] anstataŭ uzado de la pli tradiciaj metodoj de […] lignonajloj [13]; remilingo. Aranĝaĵo por fiksi la remilon sur la boatrando, konsistanta aŭ el lignonajlo kun ŝnurringo, aŭ el forketo PIV1 . kejlo 13. Vikipedio, Belitung-vrako angle: peg, pin, dowel, trenail beloruse: калок, драўляны цьвік bretone: ibil ĉeĥe: kolík ĉine: 木釘 [mùdīng], 木钉 [mùdīng], 銷子 [xiāozi], 销子 [xiāozi] france: cheville germane: Holzstift hispane: clavija, taco hungare: faszeg indonezie: pasak japane: 木釘 [きくぎ] nederlande: pin pole: ćwiek portugale: pino rumane: cui ruse: нагель, колышек, деревянный гвоздь slovake: drevený klinec ukraine: кілок, шип, наґель administraj notoj