Finaĵo markanta la akuzativon indikanta:
- 1.
- [n.0.komplemento]
-
Objekton (rektan komplementon de verbo) ĉe substantivo,
adjektivo, pronomo:
mi batas Aleksandron
[1];
la patro donis al mi dolĉan pomon
[2];
jen estas la pomo, kiun mi trovis
[3].
transitivaRim.:
Apud izolita akuzativigita vorto, kiel „saluton!“, „gratulon!“,
„dankon!“ ktp, la frazparto „(mi deziras al vi)“
estas subkomprenita
kaj forlasita.
- 2.
- [n.0.direkto]
-
Direkton
- a)
-
kaj celon post la prepozicioj allasantaj ĉi tiun
signifon:
la muso kuris sub la liton
[4];
meti mantelon sur sin
[5];
la hirundo flugis trans la riveron
[6];
mi vojaĝas en Hispanujon
[7];
[ili] prenis sur sin la malfacilan taskon,
aranĝi nian kongreson
[8].
Rim.:
Oni ne uzas akuzativon post prepozicio signifanta per si mem
almovon kiel al, tra, ĝis.
- b)
-
ĉe adverbo kaj iuj tabelvortoj:
tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la
salonojn
[9];
kien vi iras? – mi iras en la ĝardenon
[10];
dum la irado hejmen
(= al hejmo)
Marta
;
ni veturas Romen
(= ni veturas al Romo, = ni veturas Romon);
la pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj
reen
[11].
- 3.
- [n.0.tempo]
-
Tempopunkton, ĉe kiu ĝi anstataŭas prepozicion:
unu tagon estis forta pluvo
(= en unu tago ...)
[12];
promenadi la tutan tagon
(= ... dum la tuta tago)
[13];
merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al
vi bileton
(= je merkredo mi kantos ...)
[14];
Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la
jaro mil sepcent tridek dua
(= en la dudek dua tago de Februaro...)
[15].
Rim.:
En hor-esprimoj oni uzu „je“, precipe se la vorto „horo“ estas
forlasita, por ne konfuzi horon kun dato: tio okazis la
dekan (= tio okazis en la deka tago de la monato);
tio okazis je la deka (= tio okazis je la deka horo
de la tago) PMEG.
- 4.
- [n.0.mezuro]
-
Mezuron
- a)
-
tempan:
tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn
(= ... je du fojoj ...)
en ĉiu tago iri
ĉerpi akvon en tre malproksima loko
[16];
[li] vivis tridek jarojn
[17];
mi veturis du tagojn kaj unu nokton
(= ... dum du tagoj kaj unu nokto)
[18].
- b)
-
diversan:
kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ
frankojn
[19];
nur dudek metrojn (= ... je dudek metroj...)
de ili troviĝis la renkontopunkto
[20];
vi devas kuri pli ol cent mejlojn
[21].
- 5.
- [n.0.je]
-
Anstataŭon de la prepozicio „je“, se oni timas nenian dusencaĵon:
ekzemple en la esprimo mi kontentiĝas tion ĉi
(= mi kontentiĝas je tio ĉi)
[22].
- 6.
- [n.0.kun]
- (evitinde)
Anstataŭon de la prepozicio „kun“:
pendigi [lin] kapon malsupren
(= pendigi lin kun la kapo malsupren)
[23].
Rim. 1:
Zamenhof atentigas, ke „la akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la
antaŭiranta prepozicio (ĉar la prepozicioj per si mem neniam
postulas ĉe ni la akuzativon), sed nur de la senco“
[24].
Rim. 2:
Mallogike kaj malkonsilinde estas anstataŭigi per akuzativo
prepozicion, kiu havas sencon kontraŭan al la funda kaj esenca
senco de akuzativo, kaj kiu signifas formovon, malproksimigon,
deiron, eliron kiel: el, de, ekster.
Diru
eliri el urbo,
ne
ˣeliri urbonˣ.
Rim. 3:
Oni renkontas kelkfoje ĉe slavoj kaj ĉe Zamenhof mem,
eĉ en liaj plej lastdataj verkoj, nekutiman uzon de
akuzativo por montri la komplementon de substantivo
signifanta agon kaj devenanta de transitiva verbo:
la akuzativo estas enkondukita el neceso, sed
la uzado ĝin en okazo de senbezono pli multe
malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo el de bezono
[25];
La Ligo […] havas la celon zorgadi pri la disvastigado kaj
enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvon
[26];
akceptu mian koran dankon por la elekto min kiel
honoran membron
[27];
la infanoj mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus
ilin per enverŝado al ili akvon en la buŝon el sia
propra buŝo
FK
;
operacio konsistanta en farado de truo en la stomako kaj
fermado ĝin poste per vitro
FK
;
[la] konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento
anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la
gentan ŝovinismon
[28].
Kvankam teorie pravigebla kaj kelkfoje
oportuna, ĉi tiu konstruo ne estas konsilinda. Oni prefere uzu
anstataŭ akuzativo la prepoziciojn al aŭ
je, kiuj liveras ankaŭ taŭgan rimedon por
ebligi la eviton je la dubasenceco de la prepozicio
de.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 92.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 103.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 64.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 265.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 13:46.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 267.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 268.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en
Dresden en la 17a de aŭgusto
19089.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato10.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 2611.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio13.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko15.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1216.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1317.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:1418.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 2919.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1420.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, Dua Parto21.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino22.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1892, p.6223.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua24.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1892, p.6225.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 5. Kazosintakso26.
L. L. Zamenhof: Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj, La Esperantisto, 1890 (p. 2-4)27.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, Zamenhof: Akuzativo28.
L. L. Zamenhof: Post la granda milito, Post La Granda Milito