(malofte)
- [mung.0i.KOS]
-
Blovi aeron tra la nazo, ordinare por purigi ĝin de muko;
blovpurigi:
Ameteo […] energie mungis en pinton de sia mantelo
[1];
„[…] tiuj monstroj en unu vespero forvoris pli ol dudek miajn
lacertojn,“ ekvortigis la kapitano kaj kolerege mungis
[2];
Marta brue mungis la larmojn
[3];
li sciu […] manĝi el telero kaj mungi en poŝtukon,
kiel decas
[4];
ŝi lasis la valizon sur la grundon, elmetis tukon el sia mansako, kaj mungis
sin laŭte
[5];
Liubao kaj mungis kaj la okulojn frotis
[6].
snufi,
ronki,
grunti
Rim.:
PIV difinas per senmukigi ies nazon.
La ekzemploj de Vondroušek montras
netransigan uzon de tipo „li mungis“, kiu laŭ PIV
estus „li mungis sin / mungis al si la nazon“.