2mozaik/o mozaikoserĉi 'mozaiko' [mozaik.0o] Bildo el koloraj ŝtonaj aŭ vitraj kubetoj kuncementitaj, uzata por ornami grundon aŭ muron: sur la mozaika planko staris silente, en blankaj vestoj kaj nudpiede, la pastroj [1]; la juna viro […] komencis subakviĝadi en la banujo, elplaŭdante abunde ĉe tio la varmetan akvon sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento, kiam ŝi petas Dormon pri endormiĝo de Zeŭso [2]; (figure) mi travivis ravajn epizodojn, […] el tiuj mozaikeroj jam elformiĝas tute klara konvinkiĝo [3]. (figure) li estas poeto de momentaj natureventoj, de subitaj, intuiciaj perceptoj […], kie ĉiu vorto estas nemalhavebla ero de la mozaika tuto [4]; (figure) Svislando estas mozaiko de kulturoj [5]; (figure) mozaiko de urboj kaj vilaĝoj [6]. kahelo, pavimokalejdoskopo, puzlo 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro I3. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto5. Monato, Mireille Grosjean: Svislando: la arto interkompreniĝi, 20116. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003 angle: mosaic ~ero: piece of mosaic. beloruse: мазаіка ~ero: частка мазаікі. bulgare: мозайка ĉeĥe: mozaika ĉine: 馬賽克 [mǎsàikè], 马赛克 [mǎsàikè], 魔賽克 [mósàikè], 魔赛克 [mósàikè] france: mosaïque germane: Mosaik ~ero: Mosaikstein. hispane: mosaico hungare: mozaik japane: モザイク [もざいく], 寄せ集め [よせあつめ], モザイク病 [モザイクびょう] nederlande: mozaïek perse: معرقکاری pole: mozaika portugale: mosaico (artes, arq.) rumane: mozaic ruse: мозаика slovake: mozaika ukraine: мозаїка administraj notoj