Aldoni tradukojn al ReVo:

morganat/a PIV1

morganata

serĉi 'morganata'
[morganat.0o]
JURHIS Rilata al mezalianco inter persono havanta monarkan aŭ nobelan rangon kaj persono sen tia socie akceptebla rango, en kiu tiu dua persono kaj la idoj ne ricevas la rangon kaj la titolojn de la unua: morganata geedziĝo, morganata edz(in)o, morganata fil(in)o; persona krizo, kiun la caro travivis kaj kiun influis la morto de la tronsukcedanto, atencoj, morganataj geedzecoj, pola ribelo… [1]; Leon Karol Habsburg mortis en 1939 kaj la palaco kaj bieno estis heredita de lia morganata edzino, grafino Maria-Kolthilda von Thuillières [2].
1. Andreas Künzli: Ruslando, Pollando kaj la „juda demando“ en la epoko de la naciismo, Plansprachen.ch, 2017
2. Koninda Pollando: Bestwina, Pola Retradio en Esperanto. Feb 15, 2019
angle:
 morganatic
armene:
 մորգանատիկ
asame:
 morganáticu
beloruse:
 марганатычны (шлюб)
ĉeĥe:
 morganatický
france:
 morganatique
germane:
 morganatisch
greke:
 μοργανατικός
hispane:
 morganático
itale:
 morganatico
katalune:
 morganàtic
nederlande:
 morganatisch
pole:
 morganatyczny
ruse:
 морганатический
slovake:
 morganatický
ukraine:
 морганатичний

administraj notoj