morb/o PVEF morboserĉi 'morbo' [morb.0o] De la latina „morbus“, t.e. malsano, science uzata por doni nomon al antaŭe nekonata malsano kunmetante la vorton kun la nomo de la priskribinto: sarkoidozo, ankaŭ konata per la nomoj Morbo Boeck […] aŭ Morbo Schaumann-Besnier [1]; parkinsona morbo [2]; la bakterian morbon de Lyme disvastigas nur la kutima iksodo [3]. Rim.: Malsanoj povas havi plurajn tiajn morbo-nomojn, ĉar ofte nur poste oni eltrovas, ke du priskriboj celas la saman malsanon. Pro ĝia speciala scienca funkcio, oni evitu uzi la vorton „morbo“ plensinonime al malsano: epidemio de kontaĝa morbo [4]; la ĉina centro por regado kaj prevento de morboj [5]. 1. Vikipedio, Sarkoidozo2. Monato, Evgeni Georgiev: Ĉu vakcino ĉe la horizonto?3. Vikipedio, Iksodo4. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo5. Monato, Alice Liu: Premio alfrontas premon angle: disease (used in the names of some diseases, rarely standalone) beloruse: хвароба (у складзе навуковы назваў) germane: Morbus japane: 疾病 [しっぺい], 疾患 [しっかん] latinece: morbus pole: choroba zdefiniowana naukowo rumane: boală definită științific ukraine: хвороба, захворювання administraj notoj