monografi/o monografioserĉi 'monografio' [monogr.0o] Studo, priskribo de unu objekto, speco, persono, regiono: mi legis monografion pri la aŭstraliaj aborigenoj, verkitan de profesoro A. P. Elkin el la Universitato de Sidneo, li detale priskribas la ege komplikan sistemon de parenceca klasifikado ekzistantan inter la aborigenoj [1]; provi lerni pri transitiveco de verboj kaj pri la uzado de la akuzativo per tiu libreto estus kiel provi lerni Esperanton per parkerigo de PIV kaj de PMEG, la libreto estas multe pli utila en precize la mala rolo, nome kiel monografio pri la temo [2]. 1. Monato, Garbhan MacAoidh: Dana abako dolorigas la kapon2. Monato, Yves Bellefeuille: Ne por lernantoj, sed por spertuloj angle: monograph beloruse: манаграфія ĉeĥe: monografie ĉine: 专著 [zhuānzhù], 專著 [zhuānzhù] france: monographie germane: Monographie greke: μονογραφία hungare: monográfia japane: モノグラフ, 専攻論文 [せんこうろんぶん] nederlande: monografie pole: monografia portugale: monografia rumane: monografie ruse: монография slovake: monografia svede: monografi ukraine: монографія administraj notoj