mojos/a Viki mojosaserĉi 'mojosa' [mojos.0a] en: 1.[mojos.0a.junstila] en: Akronimo de modernjunstila, t.e. „mjs-a“; impresanta aŭ plaĉanta al junuloj: en mojosa etoso pasis Aktivula Renkontiĝo [1]; la nuna hiphopo estas ege elektronika kaj nun oni tre zorgeme klopodas fari mojosajn sonbatojn [2]; menciinda estas la mojosa ĵurnalo La NASKa Fasko [3]. leĝera2, senpretenda, ŝika 2. Tre plaĉa kaj entuziasmiga: profesiaj ludistoj kapablas flugi kaj poenti en nekredeble mojosaj manovroj [4]; do kial lerni Esperanton? Mi ne scias. „Esperanto mojosas“ ne estas argumento [5]; stranga tamen belsona lingvo, kiu havas mojosan nomon en la ĉina — la mondlingvo [6]. bonega, malaĉa Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri modernjunstila, laŭmoda, bonega, malaĉa, ŝatindega, bonuma. 1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kvardek aktivuloj renkontiĝis en Dresdeno2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo3. La Ondo de Esperanto, 2013 N°8-9 (226-227)4. Jonas Marx: Kio estas Rocket League?Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-20195. Klára Ertl: Kiel la koloro de miaj okuloj, Esperanto, 2014:26. Long Zhang: Robotiko en Esperanto, Esperanto, 2014:12 angle: cool, dope, based, rad, lit 1. trendy, hip beloruse: файны, круты, супэр ĉine: 俊 [zùn], 优秀的东西 [yōuxiùdedōngxi], 優秀的東西 [yōuxiùdedōngxi], 带感 [dàigǎn], 帶感 [dàigǎn], 給力 [gěilì], 给力 [gěilì], 酷斃 [kùbì], 酷毙 [kùbì] france: relax, sympa germane: toll, genial, geil , abgefahren , angesagt , (voll) krass , (voll) schick , total in hispane: chulo, majo, genial japane: 1. モテる, イケてる 2. 格好いい [かっこいい], すごい katalune: súper, genial, fantàstic, guai, xulo nederlande: cool 1. hip, trendy, blits 2. gaaf, tof, te gek, kicken pole: fajny, wspaniały, świetny, super, cool mojoseserĉi 'mojose' [mojos.0e] en: En mojosa maniero: tio sonas mojose [7]! vetkura ludo en mojose brila grafiko [8]; en la Morta Maro […] se oni provas subakviĝi, la akvo tiras onin supren, mojose ĉu ne [9]? ĉu ne estus mojose se ni havus nian propran monon [10]? 7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La unua kaj mojosa. ĈeSKEJ!8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Cifereca mono: beloruse: файна, крута, супэр germane: cool, krass pole: wspaniale, świetnie, super, cool mojosiserĉi 'mojosi' [mojos.0i] en: Esti mojosa: la kuireja koncerto simple mojosis [11]; Esperanto lernindas, ĉar ĝi mojosas [12]. 11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu en kuirejo aŭ sur podio? Kim mojosas ĉie!12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Sekvinda agado: la leviĝanta „Aŭroro“ angle: be cool beloruse: быць файным germane: cool sein, abgehen (cool sein) pole: być fajnym (młodzieżowe), być super mojosecoserĉi 'mojoseco' [mojos.0eco] en: Stato de tio, kio estas mojosa: Mojoseco kaj Muziko: Muzaiko! Julián Hernández […] per siaj profesieco […] kaj samtempe vigleco, mojoseco, […] ĉiam tenis alte la lernemon [13]. 13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Nikaragvo: bona semo estis plantita (Poór Veronika) angle: coolness beloruse: цудоўнасьць germane: Coolness hispane: algo fantástico nederlande: coolheid pole: opanowanie, fantastyczność mojosegaserĉi 'mojosega' [mojos.0ega] en: Tre mojosa: en Montfort-sur-Meu mi spektis mojosegan teatraĵon en Esperanto verkitan kaj prezentitan de ĉefe TEJO-aĝuloj [14]; kiam iu diras al mi nur ke mi estas mojosega, mi ne scias kion konkretan mi faris por okazigi tiun kontenton [15]. fekmojosa 14. POÓR Veronika: Pli-ol-unu-monata intensa esperantumado en FrancioDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-201915. Guillaume Armide: Trans la ideoj de bono kaj malbonoDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019 angle: supercool, very cool, way cool france: super cool japane: 超格好いい [ちょうかっこいい] nederlande: supercool mojosuloserĉi 'mojosulo' [mojos.0ulo] en: Mojosa homo. beloruse: круты хлопец germane: cooler Typ pole: spoko gość mojosejoserĉi 'mojosejo' [mojos.0ejo] en: Mojosa renkontejo, renkonto, retpaĝo; junulejo: MOJOsejo, alternativa semajno por gejunuloj (gejunula renkonto en kastelo Gresiljono). angle: cool place beloruse: крутое месца germane: coole Location hispane: sitio de reunión de moda pole: modne miejsce spotkań, fajna miejscówka malmojosaserĉi 'malmojosa' [mojos.mal0a] en: 1.[mojos.mal0a.maljunstila] en: Malplaĉanta aŭ ne impresanta al junuloj: la aranĝoj estas popularaj kaj tradiciaj, en perfekta „malmojosa“ stilo, sed bone plenumitaj kaj registritaj [16]. 2.[mojos.mal0a.malplacxa] en: Malplaĉa kaj ne entuziasmiga: mi finis studi en Kopenhago en 2013, kaj post tio mi ne volis tuj komenci malmojosan laboron, do mi kandidatiĝis por esti TEJO-volontulo [17]. 16. Rogener Pavinski: Recenzoj: ko-diskojDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-201917. Rogier Huurman: Intervjuo kun la nuna volontulo de TEJODiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019 angle: uncool, lame japane: ださい, 格好悪い [かっこわるい] fekmojosaserĉi 'fekmojosa' [mojos.fek0a] en: (vulgare) Mojosega: ne dubu ke en la malantaŭo pluraj ideoj-versioj aperas, pridiskutatas kaj konsideratas por kiel eble plej malaltigi la perdon kaj alporti al la mondo eventuale fekmojosan IJKon, kiun ni ĉiuj deziras kaj sopiras [18]; mi volas danci kaj iri nun al fekmojosa dancfesten' [19]. 18. Stela Besenyei-Merge: Vi mankas al mi, Fenikso, 25-a jarkolekto numero 2, paĝo 2619. Joop Kiefte: La Polko de Eva angle: damn cool, freaking awesome japane: クソかっこいい administraj notoj ~ulo: Mankas dua fontindiko. ~ejo: Mankas dua fontindiko.